2009-06-06

La 5a Festivalo de kantoj sen akompano en urbo mito

Hodiaŭ okazis la 5a festivalo de kantoj sen akompano en urbo mito ĉe la atra turo mito. 8 amatoraj kantgrupoj en aŭ ekster gubernio Ibaraki kantis kantojn, kaj oni povis tiujn aŭdi senpage. Kun mia edzino, mi promenade vizitis tien. Pro ke malfrue ni atingis tien, ni ne povis vidi la unuan grupon. Krom tion, ni vidis tutan gurupon. Ŝajnis al mi, averaĝa nivelo estis sufiĉe alta kiel amatoro. Estis populara kantoj por animaj programeroj. Kvankam iomete pluvis, estis gajan sperton.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-06-04

20 jaroj antaŭe

20 jaroj antaŭe, mi estis studento, kiu laboris kiel unu el personalo por Universala Fesitivalo. Al la festivalo partoprenis ĉinaj studentoj, kiuj vendis ĉinajn raviolojn bongustajn. Estis la lasta tago de la fesitivalo. Estis dimanĉo. Vendejo de la ĉinaj studentoj estis jam fermita. Mi aŭdis ke ili manifestaciadis. Post kelkaj tagoj, mi komprenis ke la tago estis turnopunkto de ĉina historio.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-05-10

Filoj kaj mondaj regnoj

Gunnar Heinsohn (trad. Inomata Kazuo): japanlingva traduko "自爆する若者たち" (Junuloj eksplodigi sin mem)(originala titolo: "Söhne und Weltmacht")

Libro pri ideo de "youth bulge"(junula ŝvelaĵo) kaj ties danĝereco. La "youth bulge" esatas ŝvelaĵo de junuloj en demokrafia mapo. Laŭ la aŭtoro, tio kaŭzas terorismon aŭ aliajn sociajn konfliktojn, sed malsato ne. La supozebla kialo estas, laŭ la aŭtoro, manko de potenojn por filoj. Tio ŝokis min, kiu naive pensis ke forpelo de malriĉo aŭ malsato proksmigas nin al mondan pacon.

Historie, la erao de malkovro komenciita en eŭropo havas rilaton kun tiu faktoro. La "persekuto al sorĉistinoj", kiu ankaŭ persekutis akŝistinoj, perdigas scion pri kontraŭkoncipo aŭ abortigo, pro tio popolnombro en eŭropo eksplodis.

La sojlo de "youth bulge" ŝajnas 30% de nombro de junuloj kiuj malpliaĝas 15. La aŭtono donas liston de landoj kaj percento de junuloj, kaj tio signifas multaj afrikaj aŭ islamaj landoj havas aŭ havos "youth bulge"-on. Maldolĉa kaj diskutebla sed sufiĉe persvada ideo.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-05-05

Karpofigura Flagrubando en Valo Ryūzin

5a de majo estas festotago en japanio, konata kiel "La Infana Tago"(japane: こどもの日=kodomo no hi), tago por deziri sanajn kreskojn de infanoj. En tiu tago, ni havas kutimon festi starigante en korto stangon kun karpo-figura flagrubando(japane: こいのぼり=koinobori), kvankam por loĝantoj de apartamento, kiel mi, tio ne facilas... Laŭ artikolo de vikipedio, tiu kutimo komenciĝis ekde mezo de Jeda periodo(18a jarcento?), dezirante sukceso de knaboj. Karpo estas simbolo de sukceso; laŭ ĉina legendo, multe da fiŝoj provis supreniri kaskadon en La Flava Rivero(黄河), nur karpo sukcesis, kaj fariĝis drako.

En valo Ryūzin, troviĝas pendponto, kie okazas festo de karpofigura flagrubando. Mil flagrubandoj estas pendataj paralele de la ponto dum la festo-tagoj. Lastasemajne, kun mia edzino, mi vizitis tien. Bedaŭrinde tiuj rubandoj ne sufiĉe flugis pro ke vento estis milda.

Karpofiguraflagrubandoenval

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-04-04

La "misiloj" preskaŭ falas

Tiu frazo el iu kanto venis al mia kapo. Pri la antaŭanonco de Korea Popoldemokratia Respubliko (Nord-Koreio) ke lanĉo de "artsatelito" el lanĉejo musudan-ri, oni postulas ĉesi la lanĉon. Kiel antaŭe mi skiribis, KPR provis lanĉi misilojn. Kaj la teknologio por lanĉi raketojn uzebas ankaŭ por lanĉi misilojn. Sed ŝajnas al mi, ke ĉi-foje KPR obejis procedon por lanĉi artsatelitojn.(Mi ne scias detalojn pri la procedon. Nur impreso el kelkaj navaĵoj.) Se alia lando faros saman aferon, ĉu ni postulos ĉesi ĝin? Mi esperas ke ne akcidento okazos.

Postskribo:
En la sekvanta tago, 5an de aprilo, KPR lanĉis "artsateliton". Laŭ la anonco de KPR (japanlingve kaj anglalingve), ili sukcesis surorbitigi la "artsateliton", sed ŝajnas ke neniu escepte de ili povis konfirmi tiun fakton. Mi susupektas verecon de la anonco el KPR.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-02-08

La ag(aĉ)o de merkatoj

Benoit B. Mandelbrot, Richard L. Hudson:"禁断の市場" (La ag(aĉ)o de merkatoj) (originala titolo: The (mis)behavior of merkets) Trad. Hideki TAKAYASU, AMEMIYA Eri, Misako TAKAYASU, TOMINAGA Yosiharu, Kazuko YAMASAKI

Libro pri financa teorio verkita de la fondinto de frakta geometrio, d-ro Mandelbrot.

Laŭ la aŭtoro, vaste uzataj (instruataj?) financaj teorioj baziĝas sur ĉi subaj hipotezoj

  1. ke, ĉiuj membroj en merkato estas ĉiam raciaj tial prezo tuj atingas "ĝusta" nivelo,
  2. ke, ĉiuj invetistoj similas,
  3. ke, prezo ŝanĝas iom post iom, tial ideo de diferencialo funkcias,
  4. ke, merkata prezo jam sufiĉe reflektas ĉiuj kialoj kiuj influas la valoro, tial prezo estas ne influota de pasitaj okazaĵoj,
  5. ke, statistike vario de prezo havas konstantecon,
  6. ke, vario de prizo obeas al gaŭsa distribuo.
Tiuj hipotezoj facligas konstrui modelon, sed bedaŭrinde tiuj modeloj ne sufiĉe reflektas realan mondon. Speciale la lasta hipotezo kontraŭas faktoj observitaj.

Anstataŭ tiuj teorioj, la aŭtoro proponas novan modelon kiu baziĝas sur la frakta teorio. Tio mirigis min ĉar mi ne sciis ke la frakta teorio estis kreita en analizo pri prezo de kotonoj. Ankoraŭ mi ne komprenas la detalo de la propono, sed tio interesis min. Kiel la aŭtoro konsentas, la modelo estas ankoraŭ ne sufiĉas. Sed ŝajnas ke pli bone priskribas realan vastan prezan varion. Unu el tradukistoj skribis en la japanlingva versio, kiel alkemio evoluis al kemio, aŭ kiel klopodo por realigi eternemovan motoron naskis termodinamikon, estas grave observi kaj analizi realan datumon en merketo kaj esplori pli sekuran merketon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2008-01-27

Utiligi kapablon de GPU sen speciala programado

Lastatempe grafika procesoro (angle graphics processing unit, mallonge GPU) estas kreskas sian kapablon procesadi pli rapide ol ĉefprocesoro. Tamen ĝi estis farita speciale por bildon-procesado, kaj por uzi ĝian grandan kapablon, programistojn devas lerni specialan program-faradan manieron, kiun estas aranĝita por bildon-procesado.

Por pli ĝenerala uzado de tiu procesoro, kiun oni nomas GPGPU-n, multaj homoj klopodadis kaj en lastaj jaroj kelkaj proponoj estas prezentitaj. "GPU++" estas unu el tiaj proponoj. Ŝajnas al mi ke realigitaj kodoj estas ankoraŭ ne rete publikitaj, sed tio tre interesis min.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2008-01-26

Ĉu baldaŭ aperos artefarita vivo?

Artikolo (japanlingva) aperita sur ĵurnalo tre interesis kaj iom timigis min. Tio diras ke scientistoj sukucesis sintezi tutan genon bakterian. Kvankam laŭ alia artikolo (anglalingva), ankoraŭ ne montrata funkcieco de la sintezita geno, se ili sukcesos, ili gajnos gravan ilon por FARI vivon. Mi ne supozis ke, tia afero realiĝas.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2007-10-08

Klaso de esperanto

En la last lundo, ĉe najbara universitato komenciĝis duasemestraj kursoj. Informiite de profesoro I, kun kiu renkontiĝis dum la 92a UK, ke li havas klason de esperanto kiel regula kurso, mi deziris prove ĉeesti tien. Rimarkinte, ke mia kliento hazarde havas ferion en 1a de Oktobro, mi kontaktis lin kaj ricevis permeson partopreni la klason. Kvankam pro ke kelkaj taskoj ne finiĝis mi iom malfruis la tempon, mi sukcesis partopreni la klason.

Esitis 4 studentoj en la klasĉambro, kiuj jam prenis duonjaran kurson. (Antaŭ mi atingis, aliaj 2 enrigaridis en la ĉambron sed tuj foriris bedaŭrinde ...) Prof. I planas provi rektan metodon ĉifoje, sed por la unua klashoro, ni ĉefe priparolis en la japana pri kialo kaj indeco lerni esperanton. Mi iom parolis ke 79a UK en Seulo kaj scivolo (kaj iom da dubo pri utileco de artefarita lingvo) estis okazo de mia eklerno. Pri indeco, mi ne havis bonan klarigon, sed neŭtraleco (eĉ se ĝi ne sufiĉas, sajnas al mi ke esperanto estas malplej malbona) estas grava kiel pontlingvo.

Post la klashoro, ni iom paroadis. Prof. I daŭrigas la klason dum 6 jaroj (se mi ĵuste memoras). Mi ne sciis tiom longe li semadas. Esperelble la lernantoj praktiki la lingvon.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2007-08-20

Sonato por bonuloj

Estas vidinda filmo. En la lasta vendredo, en la lasta tago de tiu ĉi filmprezentado en nia najbara kinejo, feliĉe mia edzino kaj mi povis vidi tiun ĉi filmon.

Originala titolo estas "Das Leben der Anderen". Nu, mi ne scipovas la germanan lingvon, sed supozante de la angla lingva titolo "The Lives of Others", originala titolo ŝajne signifas "Vivoj de aliflankuloj". En la japanio, alia titolo, "善き人のためのソナタ"(Sonato por bonuloj), estas donita laŭ la muziko ludanta en la rakonto, kies sinceraj aŭskultantoj ne povas esti malbonuloj, tiel dirirate ricevas muziknotojn unu el la ĉefuloj, Dreyman.

En 1984, kiam ankoraŭ staris la Berlina muro, "Aliflankuloj", kiuj aspektis rezistema al la regado de Orienta Germanio, estis severe kaŝobservataj de sekreta polico "Stasi". La filmo mem estas fikcio, sed tiu organizo fakte ekzistis kaj agadis. Ŝajne ankoraŭ doloras rakonti pri tio. Sed mi dankas al la koncernatoj pro ilia kuraĝeco.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

«UK malfermita