Kasko por biciklo
En somero de 1995, ĉe urbo Tampereo, Finlando okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj mi estis tie. Kiam mi promenadis eksteron de la kongresejo, iu viro, kiu veturis per biciklo, alparilis al mi japanlingve: "Edokko desuka? (= Ĉu vi estas jedano?)" ("Jedo" estas malnova nomo de japana ĉefurbo Tokio.)
Li ne estis esperantisto, sed iam li laboris en japanio, kaj ni interparolis. (Ĉefe angle.)
Li insistis gravecon de gardi kapon dum biciklado. Kompreneble, li surportis kaskon sur sia kapo.
En japanio, almenaŭ ĉirkaŭ mi, kasko por biciklo estas ne populara.
En kelkaj regionoj, lernantoj devas surporti kaskon, sed plenaĝuloj ne.
Lastsemajne, kiam pluvema sezono finiĝis, mi komencis uzi biciklon por vizitado al laborejo.
Rememorinte la konsilon supran, mi aĉetis kaskon.
Hmm...jam pasis 10 jaroj...

| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント