« 2006年7月 | トップページ | 2006年9月 »

2006-08-27

"Ĉu ni dancu?" migradas en usono

SUO Masayuki:"『Shall we ダンス?』アメリカを行く" ("Ĉu ni dancu?" migradas en usono)

"Shall we ダンス?"(Ĉu ni dancu?) estis furora filmo en japanio, kiu prenis socialan dancon komike.
Ĉi tiu libro estas priskribita ĉefe pri kampanjado de tiu filmo en usono kaj kanado.
Ĝi estas iom longa, sed tio estas pro fakto ke la kampanjo okazis en 18 uroboj de norda ameriko, dauradis sume 5 semajnoj.
Respondinte al demando, la aŭtoro diras, ke li klopodis komprenigi tion kion li intencis. Por tio li poluris esprimon, ĉar komprenigi ion estas ne facila afero. Estas fakto.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-17

Bonan Nokton, Kaj Bonan Feliĉon.

Originala titolo estas "Good Night, And Good Luck.".(Japana titolo: "グッドナイト&グッドラック" Rakonto pri Edward R Murrow, kiu estas legenda ĵurnalisto en usono. Ĉi tiu filmo ĉefe traktas ilia batalo en 1954 kontraŭ sanetano McCarthy, kiu estas fama de lia agado kontraŭ kominismo, kio estas nomata kiel McCarthy-ismo.

Tiam usonano havis kialon timi kominismon, kaj ankaŭ kuraĝa ĵurnalisto havis kialon kontraŭi troan reagon.
Nun, ŝajnas al mi, situacio similas.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-15

Elektra paneo en Tokio

Hieraŭ matene, okazis elektra paneo en Tokio. Laŭ novaĵo, sume 1.4 miliono da domoj estis influataj, haltis kelkaj trajnalinioj, trafikaj signaloj mallumiĝis, kelkaj homoj enfermitaj en liftoj. Post ĉirkaŭ 3 horoj, elektra kurento revenis.

Mi hazarde atingis al stacidomo Tokio dum la paneo daŭras, ke trovis multaj lumiloj ne lumis, ŝtuparlifotoj ne funkciis, ĉe magazenego Daimaru multaj butikistoj atendis eniri al la butikoj kaj prepari ĵus antaŭ malferma tempo 10 a.t.m.

La kaŭzo de la akcidento esitis ,ke grubboato erare hokis transmisiaj linioj. Mi pensis, ke rezerva linio estas prepareta kaj sistemo aŭtomate ŝanĝiĝas transmisian kurson. Tamen ĉi-foje 2 linioj estis rompitaj.


| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-10

Mondo de riskoj per psikologio

HIROTA Sumire, MASUDA Sinya, SAKAGAMI Takayuki:"心理学が描くリスクの世界 - 行動的意思決定入門(改定版)"(Mondo de riskoj per psikologio - behaviorisma decidado:enkonduko (reviziita versio))

Ĉi tiu libro prezentas diversajn teoriojn pri decidado: Kiel oni decidas aĉeti ion aŭ ne aĉeti? Sub kiu probableco de akcidento oni sentas sekura? Ĉu majoritata regulo estas bona metodo por decidi?

Estas interese, ke homoj ne ĉiam decidas racie kiel tradiciaj teorioj de ekonomio supozas, sed uzas pli simplan, proksimuman metodon.
Ekzemple, problemo de Linda (laŭ aŭtoroj originalo estas aperata sur libro de Plous)


Linda estas 31 jaraĝa, malkaŝe-opiniema, kaj tre saĝa. Ŝi studis filozofion. Kiam ŝi estis studento, ŝi havis profundan intereson pri diskriminacio kaj sociala justeco, kaj ŝi partoprenis manifestacio kontraŭ nukleo. Elektu unu la plej probablaj priskribo pri ŝi:

  1. Linda estas kaŝisto de banko.

  2. Linda estas kaŝisto de banko kaj feminisma aktivulo.



Kiun vi elektis? Unue mi elektis la lastan. Tamen logike, probableco fariĝas malmulta se alia kondiĉo estas aldonita.

Subjektoj traktataj en ĉi tiu libro estas diversaj, tamen ĉiuj priskribo mem ne tiel profunda. Por kontroli pli profundeco por studo, aliaj libroj estas necesaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-04

Fajraĵa festivalo ĉe lago Senba

Ĉi nokte okazis fajraĵa festivalo ĉe lago Senba. Antaŭe mi iom skribis pri alia fajraĵa festivalo okazita en jarfino, tamen kutime fajraĵo estas por taŭga por somero. Lastjare ni proksimiĝis la festivalejo, sed estis tro homplena. Tial ĉi-jare, ni vidis de nia hejmo. Tio estis sufiĉe bona.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

« 2006年7月 | トップページ | 2006年9月 »