Hula knabino, Ekskurso en nokto
La unua tago de ĉiu monato, japana kinejoj rabatas prezon.
Tial mi ofte vidas filmon en tiu tago.
Hodiaŭ mi vidis du, kiuj estis filmitaj najbare.
La nunua estas "フラガール"(Hula knabino). Rakonto bazita de fakto pri fondiĝo de iu varmofonta ripozejo.
Ĝi estas fondita por dungado de homoj en iu urbo kun karbominejoj, urbo Iŭaki.
La kampanio komencis fari ripozejon kiu havas etoson de Havajoj, uzante kromprodukto de kabominado, varma fonto.
Por prepari scenejojn de Havaja stila dancado "Hula", lokaj knabinoj komencis lerni Hula-dancadon...
Tiu rakonto plaĉis al mi.
La dua estas "夜のピクニック" (Ekskurso en nokto). Rakonto de liceanoj dum licea evento 80 kilometra ekskurso.
La modelo de la evento estas okazata ĉe nia loka liceo.
La vojo, kiun mi ĉiutage vidas, estas parto de la ekskurso.
Bedaŭrinde la rakonto mem ne estis interesa por mi.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント