"Kopiante Betovenon" & "Tamen mi ne faris ĝin"
ni vidis du filmojn hieraŭ.
La unua estas "Kopiante Betovenon"(japanligva titolo: 敬愛なるベートーベン). Originala titolo estas "Copying Beethoven". Rakonto pri la fama komponisto Betoveno, kaj juna talenta kopiistino. La sceno, premiero de la 9a simfonio, estis iom karna kaj bela.
Al mia edzino ne plaĉis ĉi tiu filmo, sed al mi plaĉis.
La dua estas "Tamen mi ne faris ĝin"(Originala titolo estas "それでもボクはやっていない", Anglalingve "I just didn't do it"). La direktoro estas s-ro SUO, kiu faris "Ĉu ni dancu?"
Ĉi foja temo estas juĝo. Iu junulo, kiu veturas per homplena trajnvagono, estis miskomprenita, ke li tuŝis sidvangon de 15 jaraĝa knabino, Li esitis arestita. Li malkonfirmis, kaj esitis akuzita...
Ekde 2009, al ĵuria sistemo de japanio enkondukos sistemo , en tio partoprenos civitanoj kun profesia juĝisto. Ŝajne tiu filmo elvokos atenton de civitanoj al nova juĝa sistemo.
Plie, tiu ĉi rakonto rememorigis min iu skandalo, ke iom fama profesoro provis enrigardi en jupo de iu knabino kaj estis arestita.
La profisoro ne aplelaciis kaj kulpa juĝdecido estis fiksita, sed li ankoraŭ malkonfirmas.
Mi ne estas certa ĉu tiu akuzo estis falsa, tamen ŝajnas tio eblas.
Kompleneble mi ne celas provigi ĝeneralan embarasan obscenan agadon.
Reveninte al la filmo, ĝi plaĉis ankaŭ al mia edzino.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント