Sonato por bonuloj
Estas vidinda filmo. En la lasta vendredo, en la lasta tago de tiu ĉi filmprezentado en nia najbara kinejo, feliĉe mia edzino kaj mi povis vidi tiun ĉi filmon.
Originala titolo estas "Das Leben der Anderen". Nu, mi ne scipovas la germanan lingvon, sed supozante de la angla lingva titolo "The Lives of Others", originala titolo ŝajne signifas "Vivoj de aliflankuloj". En la japanio, alia titolo, "善き人のためのソナタ"(Sonato por bonuloj), estas donita laŭ la muziko ludanta en la rakonto, kies sinceraj aŭskultantoj ne povas esti malbonuloj, tiel dirirate ricevas muziknotojn unu el la ĉefuloj, Dreyman.
En 1984, kiam ankoraŭ staris la Berlina muro, "Aliflankuloj", kiuj aspektis rezistema al la regado de Orienta Germanio, estis severe kaŝobservataj de sekreta polico "Stasi". La filmo mem estas fikcio, sed tiu organizo fakte ekzistis kaj agadis. Ŝajne ankoraŭ doloras rakonti pri tio. Sed mi dankas al la koncernatoj pro ilia kuraĝeco.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント