La ag(aĉ)o de merkatoj
Benoit B. Mandelbrot, Richard L. Hudson:"禁断の市場" (La ag(aĉ)o de merkatoj) (originala titolo: The (mis)behavior of merkets) Trad. Hideki TAKAYASU, AMEMIYA Eri, Misako TAKAYASU, TOMINAGA Yosiharu, Kazuko YAMASAKI
Libro pri financa teorio verkita de la fondinto de frakta geometrio, d-ro Mandelbrot.
Laŭ la aŭtoro, vaste uzataj (instruataj?) financaj teorioj baziĝas sur ĉi subaj hipotezoj
ke, ĉiuj membroj en merkato estas ĉiam raciaj tial prezo tuj atingas "ĝusta" nivelo,
ke, ĉiuj invetistoj similas,
ke, prezo ŝanĝas iom post iom, tial ideo de diferencialo funkcias,
ke, merkata prezo jam sufiĉe reflektas ĉiuj kialoj kiuj influas la valoro, tial prezo estas ne influota de pasitaj okazaĵoj,
ke, statistike vario de prezo havas konstantecon,
ke, vario de prizo obeas al gaŭsa distribuo.
Tiuj hipotezoj facligas konstrui modelon, sed bedaŭrinde tiuj modeloj ne sufiĉe reflektas realan mondon. Speciale la lasta hipotezo kontraŭas faktoj observitaj.
Anstataŭ tiuj teorioj, la aŭtoro proponas novan modelon kiu baziĝas sur la frakta teorio.
Tio mirigis min ĉar mi ne sciis ke la frakta teorio estis kreita en analizo pri prezo de kotonoj.
Ankoraŭ mi ne komprenas la detalo de la propono, sed tio interesis min.
Kiel la aŭtoro konsentas, la modelo estas ankoraŭ ne sufiĉas. Sed ŝajnas ke pli bone priskribas realan vastan prezan varion.
Unu el tradukistoj skribis en la japanlingva versio, kiel alkemio evoluis al kemio, aŭ kiel klopodo por realigi eternemovan motoron naskis termodinamikon, estas grave observi kaj analizi realan datumon en merketo kaj esplori pli sekuran merketon.
| 固定リンク | コメント (0) | トラックバック (0)