2009-09-23

Vere aŭ Fantazie


Verkita de Claude Piron.



Longe nelegante lasintan la libron, mi decidis eklegi en majo de lasta jaro, post sciinte ke la aŭtoro forpasis.
Laŭ mia noto, post pli ol unu jaro, en la lasta junio, finfine vere eklegis la libron en trajnvagono sur vojo al/de la oficejo.
Kvankam postulis preskaŭ 3 monatojn tralegi, la aro de mallongaj rakontoj estas utila por legi en tia maniero.
Ŝajne ne estis facile verki kun tre limigitaj vort(er)oj. Tiun suferadon, ŝercante la aŭtoro enrakontiĝis. Dank'al tia klopodo, ne necesis uzi vortaron tiel ofte.



Ankoraŭ mi posedas kelkajn librojn nelegintajn de la sama aŭtoro.
Post ioma ripozo, mi provu alian.


| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-05-10

Filoj kaj mondaj regnoj


Gunnar Heinsohn (trad. Inomata Kazuo): japanlingva traduko "自爆する若者たち"
(Junuloj eksplodigi sin mem)(originala titolo: "Söhne und Weltmacht")



Libro pri ideo de "youth bulge"(junula ŝvelaĵo) kaj ties danĝereco. La "youth bulge" esatas ŝvelaĵo de junuloj en demokrafia mapo. Laŭ la aŭtoro, tio kaŭzas terorismon aŭ aliajn sociajn konfliktojn, sed malsato ne. La supozebla kialo estas, laŭ la aŭtoro, manko de potenojn por filoj. Tio ŝokis min, kiu naive pensis ke forpelo de malriĉo aŭ malsato proksmigas nin al mondan pacon.



Historie, la erao de malkovro komenciita en eŭropo havas rilaton kun tiu faktoro. La "persekuto al sorĉistinoj", kiu ankaŭ persekutis akŝistinoj, perdigas scion pri kontraŭkoncipo aŭ abortigo, pro tio popolnombro en eŭropo eksplodis.



La sojlo de "youth bulge" ŝajnas 30% de nombro de junuloj kiuj malpliaĝas 15. La aŭtono donas liston de landoj kaj percento de junuloj, kaj tio signifas multaj afrikaj aŭ islamaj landoj havas aŭ havos "youth bulge"-on. Maldolĉa kaj diskutebla sed sufiĉe persvada ideo.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-02-08

La ag(aĉ)o de merkatoj


Benoit B. Mandelbrot, Richard L. Hudson:"禁断の市場" (La ag(aĉ)o de merkatoj) (originala titolo: The (mis)behavior of merkets) Trad. Hideki TAKAYASU, AMEMIYA Eri, Misako TAKAYASU, TOMINAGA Yosiharu, Kazuko YAMASAKI



Libro pri financa teorio verkita de la fondinto de frakta geometrio, d-ro Mandelbrot.



Laŭ la aŭtoro, vaste uzataj (instruataj?) financaj teorioj baziĝas sur ĉi subaj hipotezoj


  1. ke, ĉiuj membroj en merkato estas ĉiam raciaj tial prezo tuj atingas "ĝusta" nivelo,
  2. ke, ĉiuj invetistoj similas,
  3. ke, prezo ŝanĝas iom post iom, tial ideo de diferencialo funkcias,
  4. ke, merkata prezo jam sufiĉe reflektas ĉiuj kialoj kiuj influas la valoro, tial prezo estas ne influota de pasitaj okazaĵoj,
  5. ke, statistike vario de prezo havas konstantecon,
  6. ke, vario de prizo obeas al gaŭsa distribuo.

Tiuj hipotezoj facligas konstrui modelon, sed bedaŭrinde tiuj modeloj ne sufiĉe reflektas realan mondon. Speciale la lasta hipotezo kontraŭas faktoj observitaj.




Anstataŭ tiuj teorioj, la aŭtoro proponas novan modelon kiu baziĝas sur la frakta teorio.
Tio mirigis min ĉar mi ne sciis ke la frakta teorio estis kreita en analizo pri prezo de kotonoj.
Ankoraŭ mi ne komprenas la detalo de la propono, sed tio interesis min.
Kiel la aŭtoro konsentas, la modelo estas ankoraŭ ne sufiĉas. Sed ŝajnas ke pli bone priskribas realan vastan prezan varion.
Unu el tradukistoj skribis en la japanlingva versio, kiel alkemio evoluis al kemio, aŭ kiel klopodo por realigi eternemovan motoron naskis termodinamikon, estas grave observi kaj analizi realan datumon en merketo kaj esplori pli sekuran merketon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2007-06-02

Matematikon amanta knabino


ENDOU Hiroko:"算法少女"("Matematikon amanta knabino")



Historia romaneto por infanoj, inspirita de samtitola (japanlingve) matematika libro publikita en 1775. La ĉefrolanto, ĈIBA Aki, estas 13 jaraĝa filino de kuracisto, ĈIBA Touzou, kiu ŝatokupas matematikon. Sub gvido de la patro, ankaŭ ŝi estas forta en matematiko. En iu tago, ŝi vidas vototabuleton sur kiu estas skribita geometria demando kaj la solvo. Pensante pri la demando, ŝi trovas ke la skribita solvo malĝustas, kaj murmulas tiel. Samurajo, kiu estas vasalo de la verkanto por la vototabuleto, aŭdante ŝian murmulon, ekriproĉas ŝin kaj ...



Ĉi tiu romaneto estas publikita en 1973, sed longe ne eldonita. (Mi legis la 4an preson en aŭgusto de 1974, pruntpreninte de biblioteko) Lastjare, respondante al petoj de reeldono, ĝi estas reeldonita kiel poŝlibreto. Mi havis impreson ke multa parto de la romaneto estas fikcio, tamen laŭ iu artikolo, multaj faktoj subtenas ĉi tiu rakonton.



Ĉi tiu libro estas verkita por infanoj, tamen multaj demandoj aperataj estas sufiĉe malfacilaj por mi. Ekzemple, la demando supere menciita estas jene:



En duona cirklo enskribitas orta triangulo. Se enskribita cirkleto de la triangulo kongruas al la maksimuma cirkleto en la arkoformo, kiel rilatumas la radiusoj de la granda duona cirklo kaj la malgrandaj cirkuletoj?


En la libro troviĝas la solvo 13 : 4, sed ne la kialon. Ĉu vi povas demonstracii? Dum pli ol 1 horo mi klopodis sed ne sukcesis. Leginte ies demonstracion, mi sentis ke ĉi tio ne estas tiel facila demando kiel solveblas dum mia mallonga libertempo kvankam ĝi estas sufiĉe interesa. Nu, ĉu mi provos aliajn demandojn?



| | コメント (2) | トラックバック (0)

2006-10-28

Al mondan respublikon


Kojin KARATANI:" 世界共和国へ"("Al mondan resplublikon")



Maldika sed instigema libro.
La aŭtoro klarigas metodon de d-ro Norm CHOMSKY por klasifiki formojn de regno uzante 2 aksojn; regligita - libera kaj egala - malegala.









4 formoj de regno
regligita
malegalaB: Sociala demokratismoA: Komunismoegala
C: LiberalismoĈ: Asociismo
libera



Laŭ li, tiuj formoj de regno respondas formoj de interŝanĝo.






4 formoj de interŝanĝoj
B: Rabo kaj disdonoA: Reciproka danacado
C: Mono kaj komercaĵoĈ: ???



La formo de interŝanĝo Ĉ estas egala kaj bazita sur konsento de ambaŭflankoj,
sed ankoraŭ ne ekzistas aktuale. Ĝis nun, ĝi estas idealo.
Fakte ĝremoj de tiu formo verŝajne ekzistas, tamen tiuj ankoraŭ ne ĉefa formo de interŝanĝo.
Por transigi ĉefan formn al Ĉ, ŝanĝo en regno ne sufiĉas, sed necesas ŝanĝo ekster regno,
ĉar regno stalas inter regnoj. Tial Unuiĝintaj Nacioj estas grava.



Pri praveco de tiu klarigo, mi ne estas certa, sed ĝi donis al mi skizon interpreti mondon kaj perspektivo por estonteco.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-27

"Ĉu ni dancu?" migradas en usono


SUO Masayuki:"『Shall we ダンス?』アメリカを行く" ("Ĉu ni dancu?" migradas en usono)

"Shall we ダンス?"(Ĉu ni dancu?) estis furora filmo en japanio, kiu prenis socialan dancon komike.
Ĉi tiu libro estas priskribita ĉefe pri kampanjado de tiu filmo en usono kaj kanado.
Ĝi estas iom longa, sed tio estas pro fakto ke la kampanjo okazis en 18 uroboj de norda ameriko, dauradis sume 5 semajnoj.
Respondinte al demando, la aŭtoro diras, ke li klopodis komprenigi tion kion li intencis. Por tio li poluris esprimon, ĉar komprenigi ion estas ne facila afero. Estas fakto.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-10

Mondo de riskoj per psikologio


HIROTA Sumire, MASUDA Sinya, SAKAGAMI Takayuki:"心理学が描くリスクの世界 - 行動的意思決定入門(改定版)"(Mondo de riskoj per psikologio - behaviorisma decidado:enkonduko (reviziita versio))



Ĉi tiu libro prezentas diversajn teoriojn pri decidado: Kiel oni decidas aĉeti ion aŭ ne aĉeti? Sub kiu probableco de akcidento oni sentas sekura? Ĉu majoritata regulo estas bona metodo por decidi?

Estas interese, ke homoj ne ĉiam decidas racie kiel tradiciaj teorioj de ekonomio supozas, sed uzas pli simplan, proksimuman metodon.
Ekzemple, problemo de Linda (laŭ aŭtoroj originalo estas aperata sur libro de Plous)


Linda estas 31 jaraĝa, malkaŝe-opiniema, kaj tre saĝa. Ŝi studis filozofion. Kiam ŝi estis studento, ŝi havis profundan intereson pri diskriminacio kaj sociala justeco, kaj ŝi partoprenis manifestacio kontraŭ nukleo. Elektu unu la plej probablaj priskribo pri ŝi:

  1. Linda estas kaŝisto de banko.

  2. Linda estas kaŝisto de banko kaj feminisma aktivulo.



Kiun vi elektis? Unue mi elektis la lastan. Tamen logike, probableco fariĝas malmulta se alia kondiĉo estas aldonita.

Subjektoj traktataj en ĉi tiu libro estas diversaj, tamen ĉiuj priskribo mem ne tiel profunda. Por kontroli pli profundeco por studo, aliaj libroj estas necesaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-07-24

Joel pri softvaro


Joel Spolsky(trad. AOKI Yasusi):"Joel on Software"

Traduko de samtitolita libro, eseoj bazitaj de artikoloj sur TTT-paĝo pri softvaroj kaj rilataj problemoj. Tio plaĉis al mi. Ankaŭ troviĝas projekto traduki la artikolojn en diversaj lingvoj inkluzive esperanta versio. Per vikio, ĉiuj ajn povas poŝti tradukon. Nuntempe, esperanta versio ne estas sufiĉe bona, tamen mi deziras tiuj pliboniĝos.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-07-15

Biografio de s-ro TN


Nada inada: "TN君の伝記" (Bibliografio de s-ro TN)



Biografio de iu japana sciencuro(1847-1901), kiu estis nomata kiel "Rousseau en oriento" pro parta traduko de "Du Contrat Social" al stilo de ĉinalingva teksto .
Kvankam ĝi estas biografio, ne troviĝas reala nomo de la ĉefulo. Ĉar, laŭ la aŭroto, kio gravas estas tiel kiel li visis, sed ne la nomo. Ĝi estas verkita ĉefe por infanoj, tamen sufiĉe interesa ankaŭ por plenaĝuloj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-07-09

Homvaro


Tom DeMarco & Timothy Lister(Trad: Tomoo Matsubara & Tsuneo Yamaura): ピープルウェア:ヤル気こそプロジェクト成功の鍵(Homvaro:Motivigo estas ŝlosilo por sukceso de projekto)



Traduko de "Peopleware:Productive Projects and Teams".
Kiel oni ofte mencias, produkta efikeco de softvaro varias preskaŭ 10-obloj dependante la programistoj.
Mi mem ne mezuris precize tiun efikecon, tamen fakte ekzistas superhomoj kiuj mirinde rapide verkas kodojn.
Sed ne ĉiuj havas tiun efikecon (inkluzive mi), kaj bedaŭrinde kodoj necesaj estas pli multaj ol tiuj superhomoj povas verki.
Tial estas grave, ke aranĝi kondiĉon kiel ankaŭ normala (ne supera) homoj sufiĉe efike produktas sistemon kaj tio ŝajne donas feliĉon al programistoj kaj klientoj.
Estas ne falice fari kaj teni altefikan teamon, la aŭtoroj skribas sugestiojn.



Por mi impresis jenaj punktoj:


  • Kvalito-plejsuperisomo donas memfidon al teamo

  • Plibonigo de procezo estas bona, tamen programo por plibonigi procezon (ekzemple CMMI) donas motivon por teni altnevelan gradon en la programo, kaj tio emigas eviti malfacilan sed varolan projekton.


| | コメント (0) | トラックバック (0)