2007.06.02

Matematikon amanta knabino

ENDOU Hiroko:"算法少女"("Matematikon amanta knabino")

Historia romaneto por infanoj, inspirita de samtitola (japanlingve) matematika libro publikita en 1775. La ĉefrolanto, ĈIBA Aki, estas 13 jaraĝa filino de kuracisto, ĈIBA Touzou, kiu ŝatokupas matematikon. Sub gvido de la patro, ankaŭ ŝi estas forta en matematiko. En iu tago, ŝi vidas vototabuleton sur kiu estas skribita geometria demando kaj la solvo. Pensante pri la demando, ŝi trovas ke la skribita solvo malĝustas, kaj murmulas tiel. Samurajo, kiu estas vasalo de la verkanto por la vototabuleto, aŭdante ŝian murmulon, ekriproĉas ŝin kaj ...

Ĉi tiu romaneto estas publikita en 1973, sed longe ne eldonita. (Mi legis la 4an preson en aŭgusto de 1974, pruntpreninte de biblioteko) Lastjare, respondante al petoj de reeldono, ĝi estas reeldonita kiel poŝlibreto. Mi havis impreson ke multa parto de la romaneto estas fikcio, tamen laŭ iu artikolo, multaj faktoj subtenas ĉi tiu rakonton.

Ĉi tiu libro estas verkita por infanoj, tamen multaj demandoj aperataj estas sufiĉe malfacilaj por mi. Ekzemple, la demando supere menciita estas jene:

En duona cirklo enskribitas orta triangulo. Se enskribita cirkleto de la triangulo kongruas al la maksimuma cirkleto en la arkoformo, kiel rilatumas la radiusoj de la granda duona cirklo kaj la malgrandaj cirkuletoj?

En la libro troviĝas la solvo 13 : 4, sed ne la kialon. Ĉu vi povas demonstracii? Dum pli ol 1 horo mi klopodis sed ne sukcesis. Leginte ies demonstracion, mi sentis ke ĉi tio ne estas tiel facila demando kiel solveblas dum mia mallonga libertempo kvankam ĝi estas sufiĉe interesa. Nu, ĉu mi provos aliajn demandojn?

| | コメント (2) | トラックバック (0)

2006.10.28

Al mondan respublikon

Kojin KARATANI:" 世界共和国へ"("Al mondan resplublikon")

Maldika sed instigema libro. La aŭtoro klarigas metodon de d-ro Norm CHOMSKY por klasifiki formojn de regno uzante 2 aksojn; regligita - libera kaj egala - malegala.


4 formoj de regno
regligita
malegalaB: Sociala demokratismoA: Komunismoegala
C: LiberalismoĈ: Asociismo
libera

Laŭ li, tiuj formoj de regno respondas formoj de interŝanĝo.
4 formoj de interŝanĝoj
B: Rabo kaj disdonoA: Reciproka danacado
C: Mono kaj komercaĵoĈ: ???

La formo de interŝanĝo Ĉ estas egala kaj bazita sur konsento de ambaŭflankoj, sed ankoraŭ ne ekzistas aktuale. Ĝis nun, ĝi estas idealo. Fakte ĝremoj de tiu formo verŝajne ekzistas, tamen tiuj ankoraŭ ne ĉefa formo de interŝanĝo. Por transigi ĉefan formn al Ĉ, ŝanĝo en regno ne sufiĉas, sed necesas ŝanĝo ekster regno, ĉar regno stalas inter regnoj. Tial Unuiĝintaj Nacioj estas grava.

Pri praveco de tiu klarigo, mi ne estas certa, sed ĝi donis al mi skizon interpreti mondon kaj perspektivo por estonteco.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.08.27

"Ĉu ni dancu?" migradas en usono

SUO Masayuki:"『Shall we ダンス?』アメリカを行く" ("Ĉu ni dancu?" migradas en usono)

"Shall we ダンス?"(Ĉu ni dancu?) estis furora filmo en japanio, kiu prenis socialan dancon komike.
Ĉi tiu libro estas priskribita ĉefe pri kampanjado de tiu filmo en usono kaj kanado.
Ĝi estas iom longa, sed tio estas pro fakto ke la kampanjo okazis en 18 uroboj de norda ameriko, dauradis sume 5 semajnoj.
Respondinte al demando, la aŭtoro diras, ke li klopodis komprenigi tion kion li intencis. Por tio li poluris esprimon, ĉar komprenigi ion estas ne facila afero. Estas fakto.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.08.10

Mondo de riskoj per psikologio

HIROTA Sumire, MASUDA Sinya, SAKAGAMI Takayuki:"心理学が描くリスクの世界 - 行動的意思決定入門(改定版)"(Mondo de riskoj per psikologio - behaviorisma decidado:enkonduko (reviziita versio))

Ĉi tiu libro prezentas diversajn teoriojn pri decidado: Kiel oni decidas aĉeti ion aŭ ne aĉeti? Sub kiu probableco de akcidento oni sentas sekura? Ĉu majoritata regulo estas bona metodo por decidi?

Estas interese, ke homoj ne ĉiam decidas racie kiel tradiciaj teorioj de ekonomio supozas, sed uzas pli simplan, proksimuman metodon.
Ekzemple, problemo de Linda (laŭ aŭtoroj originalo estas aperata sur libro de Plous)


Linda estas 31 jaraĝa, malkaŝe-opiniema, kaj tre saĝa. Ŝi studis filozofion. Kiam ŝi estis studento, ŝi havis profundan intereson pri diskriminacio kaj sociala justeco, kaj ŝi partoprenis manifestacio kontraŭ nukleo. Elektu unu la plej probablaj priskribo pri ŝi:

  1. Linda estas kaŝisto de banko.

  2. Linda estas kaŝisto de banko kaj feminisma aktivulo.



Kiun vi elektis? Unue mi elektis la lastan. Tamen logike, probableco fariĝas malmulta se alia kondiĉo estas aldonita.

Subjektoj traktataj en ĉi tiu libro estas diversaj, tamen ĉiuj priskribo mem ne tiel profunda. Por kontroli pli profundeco por studo, aliaj libroj estas necesaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.07.24

Joel pri softvaro

Joel Spolsky(trad. AOKI Yasusi):"Joel on Software"

Traduko de samtitolita libro, eseoj bazitaj de artikoloj sur TTT-paĝo pri softvaroj kaj rilataj problemoj. Tio plaĉis al mi. Ankaŭ troviĝas projekto traduki la artikolojn en diversaj lingvoj inkluzive esperanta versio. Per vikio, ĉiuj ajn povas poŝti tradukon. Nuntempe, esperanta versio ne estas sufiĉe bona, tamen mi deziras tiuj pliboniĝos.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.07.15

Biografio de s-ro TN

Nada inada: "TN君の伝記" (Bibliografio de s-ro TN)

Biografio de iu japana sciencuro(1847-1901), kiu estis nomata kiel "Rousseau en oriento" pro parta traduko de "Du Contrat Social" al stilo de ĉinalingva teksto . Kvankam ĝi estas biografio, ne troviĝas reala nomo de la ĉefulo. Ĉar, laŭ la aŭroto, kio gravas estas tiel kiel li visis, sed ne la nomo. Ĝi estas verkita ĉefe por infanoj, tamen sufiĉe interesa ankaŭ por plenaĝuloj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.07.09

Homvaro

Tom DeMarco & Timothy Lister(Trad: Tomoo Matsubara & Tsuneo Yamaura): ピープルウェア:ヤル気こそプロジェクト成功の鍵(Homvaro:Motivigo estas ŝlosilo por sukceso de projekto)

Traduko de "Peopleware:Productive Projects and Teams". Kiel oni ofte mencias, produkta efikeco de softvaro varias preskaŭ 10-obloj dependante la programistoj. Mi mem ne mezuris precize tiun efikecon, tamen fakte ekzistas superhomoj kiuj mirinde rapide verkas kodojn. Sed ne ĉiuj havas tiun efikecon (inkluzive mi), kaj bedaŭrinde kodoj necesaj estas pli multaj ol tiuj superhomoj povas verki. Tial estas grave, ke aranĝi kondiĉon kiel ankaŭ normala (ne supera) homoj sufiĉe efike produktas sistemon kaj tio ŝajne donas feliĉon al programistoj kaj klientoj. Estas ne falice fari kaj teni altefikan teamon, la aŭtoroj skribas sugestiojn.

Por mi impresis jenaj punktoj:

  • Kvalito-plejsuperisomo donas memfidon al teamo
  • Plibonigo de procezo estas bona, tamen programo por plibonigi procezon (ekzemple CMMI) donas motivon por teni altnevelan gradon en la programo, kaj tio emigas eviti malfacilan sed varolan projekton.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.05.20

Studo pri mediaj riskoj

Nakanishi Junko(NAKANIŜI Ĵunko):環境リスク学 不安の海の羅針盤(Studo pri mediaj riskoj : Kompaso en timplena maro)
Laŭ la aŭtoro, estas grave:

  1. Trovi riskojn
  2. Taksi riskojn
  3. Kompari riskojn
  4. Malmultigi riskojn laŭ tiuj gravecoj

Ekzemple, pri BSE (Bava spongeca encefalopatio), laŭ kruda mezuro, priserĉi ĉiujn bovojn, kiu kostas 200 miliardo jenoj dum 100 jaroj, servas nur 0.01 homo. Kompreneble necesas pli preciza esploro, kaj tio estas kion ni devas postuli.

Japana fizikisto TERADA Torahiko dirinte:Estas facile tro timi aŭ tro netimi, sed ŝajnas malfacile ĝuste timi.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.05.13

Programistoj kiuj batalas

Gregg Pascal Zachary (trad. YAMAOKA Yôiti):"闘うプログラマー[上][下]"(Programistoj kiuj batalas)
Traduko de "SHOWSTOPPER!". S-ro NOBORI, kiu faris "SoftEther", menciis pri tiu ĉi libro, tial pruntis el bibliotekon. Dramo de homoj kiuj faris Vindozon NT. Tre interesa. Ankaŭ ili klopodas. Laboron kiu daŭradas dum longega tempo, mi mem hezitas fervore lukti. Sed ilia rezulto fakte fariĝis bazo de ilia entrepreno.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006.03.12

Rajtoj de la imposxtopagantoj

KITANO Hirohisa: "納税者の権利 "(Rajtoj de la impostopagantoj)

Reginte la tekstojn de iu librotenisto, mi eksciis la nomo de la aŭtoro. Iom malnova (publikitaj en 1981) ka la detaloj estis malfacile kompreni por mi, sed laŭ opinio de la aŭtoro, kialo por impoŝti devas baziĝi sur leĝo, speciale sur la japana konstucio. Tiu vidpunkto interesis min.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005.11.20

Bazo de bilanco

ISIZIMA Yôiti: "バランスシートの基本がわかる本 "(Bazo de bilanco)

Pro neceso de kompreni bilancon, mi elektis ĉi tiun libron el librobretaro en biblioteko. Pri financa afero, mi preskaŭ nenion scias. Do mi elektis la plej facilan (almenaŭ ŝajnis tiel) libron. Sed kampo traktata ŝajnis iom diferenca. Mi scias gravecon de financaĵo, sed tiu specia libro ne interesas min.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005.11.12

Esperanto kaj mi

Redakcia komitato de EKM: "エスペラントと私"(Esperanto kaj mi)

Propraeldonaĵo por jarcenta jubileo de Japana Esperanto-movado. Respondinte la alvoko, 247 homoj skribis sinprezenton kaj/aŭ eseon. Verdire, ankaŭ mi poŝtis sinprezenton. Kvankam mankas kelkaj gravaj homoj eĉ laŭ mia nevasta vidpunkto, sur la paĝoj troviĝas kelkaj amikoj aŭ konatoj. Mi kore dankas por la klopodo de redaktuloj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

Anticipa administrado de projekto

NAGAO Seiiti: "先制型プロジェクト・マネジメント "(Anticipa administrado de projekto)

Maldika, sed densa libro. Ŝajne la aŭtoro estas memfidema, sed la fido estas subtenata de liaj diversaj spertoj. Ankaŭ mi ŝatas havi spertojn de sukcesajn projektojn. Li ankaŭ administras firmaon kie oni povas lerni metodo pri projekta administrado.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005.10.29

Lumo kaj mallumo de Amazon.com

YOKOTA Masuo "アマゾン・ドット・コムの光と影" (Lumo kaj mallumo de Amazon.com)

Raportaĵo pri reta librovendejo "Amazon.com", ĉefe pri japana distribua centro. La aŭtoro estas sendependa ĵurnalisto. Ri laboris ĉe la centro dum 6 monatoj, kaj serĉas kialon de Amazon-a sukceso. Unue, konstruado de virtuala librovendejo, kiu scias preferoj de ĉiuj klientoj. Due, ili preskaŭ senpagigis sendkotizon. (En japanio, almenaŭ ĝis nun, kutime libroj estas vendataj sen rabato.) Por teni tiun ĉi sistemon, laborantoj en la centro estas klasigitaj en hierarkio. La dungintoj de Amazon, la membroj de trasporta kampanio kaj kromlaboristoj.

Lasttempe, en japanio, junuloj kiuj laboras kiel kromlaboristoj multiĝadas, kej ilia malbona laborkodiĉo estas traktata socia problemo. En tiu ĉi libro, Usona stila klasigita laborsistemo estas priskribita.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005.10.02

Kial dumiliono da urbanoj povas memprovizi organikan legomon?

Pri libroj legitaj, antaŭe mi faris liston por memoraĵo. Sed se iu hazarde havas intreson pri sama libro (kvankam mi kutime legas japanlingvan libron), ŝajne estas pli bone kumunigi informon. Al listoj, oni ne povas doni komenton. Tial mi provas skribi ankaŭ kiel artikolo. Tamen la celo de artikoloj ne estas recenzi, sed memoraĵo kaj mia ekzerco por uzi esperanton. Librojn alprenota estos legita far mi mem, sed ne ĉiam posedas kopion por mi mem. Librobretaro ĉe mia domo ne estas granda kaj jam preskaŭ okpata. Ofte mi prunteprenas libron ĉe biblioteko.

YOSIDA Tarô"200万都市が有機野菜で自給できるわけ—都市農業大国キューバ・リポート"(Kial dumiliono da urbanoj povas memprovizi organikan legomon?)
Raporto pri agrokulturo ĉe urbo en Kubo. Ŝajnas, ke la aŭtoro iom tro favoras kubon, sed estis interesa, ke urbanoj povas preskaŭ memprovizi legomon per organika agrokuluturo. En japanio, partumo memprovizi manĝaĵon estal malalta escepte rizo. Sub la ekonomia restrikto, ankaŭ ni devas lerni efikan kuluturon. Laŭ vidpunkto de cirkulado de organikaĵo, organika agrokuluturo ŝajnas interesa.


| | コメント (0) | トラックバック (0)

その他のカテゴリー

Filmoj viditaj | Libroj legitaj | Pri komptilo | Scienco | taglibro