2009-08-29

Limigitaj elektokampanjo en japanio

Morgaŭ estas balottago por la 45-a elektado de japanaj deputitoj. Laŭ kelkaj supozoj bazitaj sur enketoj pri publika opinio, nuna plej granda opozicia pario(Demokratika Partio) ŝajnas gajni pli ol duonajn seĝojn, kaj la ĉefa registra pario (Liberala Demokratika Partio) ŝajne malvenkos. En la lasta elaktado en 2005, ili gajnis pli ol 60 percentoj de seĝojn. Eble pro la efiko de majoritata balotosistemo enkondukita en 1994, la emo de venkanto-prenas-(preskaŭ)-ĉion fortiĝas, kiel la desegnistoj de la sistemo celis.

Nu, ĉi-foje mi ne intencas priskribi la sistemon, sed limitojn de elektokampanjo en japanio.

Per la Leĝo por Elekto de Puplikaj Postenoj, elektokampanjoj en japaio estas forte limigitaj. Ekzemple, la periodo de la kampanjo estas limigita inter post la oficiala deklaro de kandidatiĝo al balotkomitato kaj antaŭtago de la balottago. Aŭ "dokumentoj" por la kampanjo estas limigita 35mil da postkartoj, 70mil da afiŝetoj malpli ol 2 specaj po distrikta kandidato de deputito. Pro tiuj reguloj, renovigoj de retejoj por "kampanjo" estas oficiale ne permesitaj, kvankam tiuj reguloj ŝajnis al mi nominalaj.

Unu artikolo en hodiaŭa ĵurnalo klarigas celon de tiaj limigoj. Laŭ la artikolo, tiuj limigoj celas eviti malegalecon pro mona kapablo de kandidatoj aŭ partioj, ĉar fari kaj disvastigi paperajn afiŝetojn kostas multe. Kaj renovigo de retejo estas vaste farataj post elektado de konsilianoj en 2007, sed ĝi estas ne kiel "kampanjo" sed kiel "ĉiutagaj politikaj aktivadoj". Sed la leĝo ne difinas ke kio estas "elektokampanjo" kaj kio estas ne.

Dank'al la artikolo, mi komprenas la (nominalan) celon de la tiuj limigoj. Fakte mi konsentas ke gravas prizorgo teni liberecon por esprimi opiniojn. Sed mi pensas ke almenaŭ renovigoj de retpaĝoj estas permesitaj, ĉar tio ne multe kostas kiel individuoj (kiel mi) povas facile plenumi.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-08-06

El parolado de s-ro prezidanto Barack OBAMA

En la 5a de aprilo, tuj post mi skribis pri misilo, en urbo prago, ĉeĥio, la usona prezidanto, s-ro Barack OBAMA faris paroladon. El tiu parolado, s-ro SAKA Tadaŝi, la gvidanto de esperanto-kurso sur la periodaĵo de Japana Esperanto-Instituto, prenis tekston por ekzerco de tradukado.

Jen mia prov-traduko:

Hodiaŭ, mi deklaras klare kaj konvinkiĝe promeson de Usono, esplori pacon kaj sekurecon de la mondo sen nukleaj armiloj. La celo ne estos atingita baldaŭ - ŝajne ne dum mi vivas. Necesas pacienco kaj persisteco. Tamen nun ni devas ignori la voĉojn, kiuj al ni diras ke la mondo ne povas ŝanĝiĝi.
La limdato poŝti ekzercan tradukon estas la fino de aŭgusuto, sed mi esperis afiŝi la tekston en la dato de urbo Hiroŝimo.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-07-20

Leĝpropono por certe forviŝi militojn

Kelkaj jaroj antaŭe, en iu libro(pardonu, mi forgesis detalojn), oni prezentis, ke s-ro HASEGAWA Nyozekan, japana kritikisto aktivitinta ĉefe en fruaj jaroj de la 20a jarcento, skribis pri iu leĝpropono por certe forviŝi militojn.

En la januara n-ro en 1929 de politika gazeto "Warera"(kiu signifas "Ni"), li skribis eseon, ke s-ro Fritz HOLM, armea generalo de danio, proponis ĝin. (Pri la literumo de la nomo por la generalo, mi tute ne certas, ĉar la aŭtoro uzis la japanajn literojn)

Tio impresis min, kaj tiam mi iom rete kontrolis pri la leĝpropono, sed povis trovi nur pruntocitojn japanlingve-skribitajn. Kvankam estis frukto, per plotokolojn serĉila sistemo, mi povis konfirmi, ke en 2003-07-25 ĉe la 156a komitato pri eksterlandaj aferoj kaj defendo en la Ĉambro de Konsilistoj, s-ro ÔTA Masahide, tiutempa unu el konsilianoj, demandinte kontraŭ la leĝpropono speciala rimedo por irako, menciis pri tiu eseo, nenion pruvantan mi povis trovi. Krome, oni supozante skribis ke tiu eseo estas fikcio farita de s-ro HASEGAWA, por eviti premon de tiama registaro. Tial mi hezitis priskribi pri tiu leĝpropono.

Lastsemajne, rimarkinte en gubernia biblioteko troviĝas verkaro de s-ro HASEGAWA, mi serĉis la eseon kaj trovis ĝin enpresita. Ĝi estas unu el liaj antaŭparoloj por la monata gazeto "Warera", titolitaj "Tiel vero falsas". Pri la titolo, la aŭtoro skribas jene:

"Vero" revelacias sin mem ne per "vorto" sed per "historio". Tamen ĝi posedas du flankojn kaj kontraŭdirojn kiel kvazaŭ ĝi estus homa falsplena "vorto". Ĉi tio estas provo kapti ombron de tiu "vero" ĵetata tra lenso de historio sur mia koro, tial mi donas titolon "Tiel vero falas".

Nu, al mi ŝajnas ke li konscie enkondukis fikciojn al liaj eseoj. Ankaŭ aliaj eseoj ŝajnas al mi duon-fikciaj. Bone. Do mi povas trakti la eseon kiel fikcio interesa. Atentu ke jena teksto estas verkita en 1929, tuj antaŭ la jaro de la monda depresio al kiu sekvis la dua monda milito.

Almenaŭ pasis ĉirkaŭ 10 jaroj post la monda milito, denove la mondo estas en danĝero de milito. Kvankam oni tamburas falsan sonon, jen kontrakto por redakti armadon, jen kontrakto kontraŭi milito, antaŭsignaj bataletoj inter ŝtatoj jam ofte observataj. Eĉ se la mondo estas vasta, kie troviĝas ŝtato aplomba en tiu danĝero? Onidire nur danio estas en la alventa flanko de la fajro.

Tial ĉe danio, de tempo al tempo oni proponas al parlamento abolon de konstanta armeo, por ke ĝi tute ne necesas, kiel japana samurajo antaŭ la leĝo aboli por glavoportado. Sed zorgante, ke ŝtato sen konstanta armeo estas stulta kiel samlajo sen glavoj, ili ankoraŭ ne estas senarmitaj.

Vidante tiun situacion, dana rapidemulo kiel jedanoj, s-ro Fritz HOLM, armea generalo, kiu loĝas en Kopenhago, lastatempe verkis "leĝproponon por certe forviŝi militojn", kaj disdonis al ĉiu regnoj. Eĉ iu ajn regno, se ili adoptos la leĝon kaj firme aplikos ĝin, nepre milito neokazebliĝos, tiel la generalo insistas. Interesite de la leĝo, mi trovis la artikolojn jene:

Post milita ago komenciĝas aŭ deklaro de milito validiĝas, ne pli malfrue ol 10 horoj, registaro aranĝu ke,
alvoku anojn konformajn al ĉi subaj paragrafoj kiel soldatoj malplej alta grado, sendu ilin al la fronto plej eble frue, kaj servigu ilin al aktuala batalo sub kanonado de malamiko.

  1. Reginestro. Tute egale ĉu monarko aŭ prezidanto, sed nur viro.
  2. Viraj parencoj de la reginestro, kiuj estas en aŭ pli 16jaraĝa.
  3. Ĉefministro, ĉiuj ŝtatministroj kaj vicministroj.
  4. Viraj deptitoj de leĝdonejo, elektitaj de popolo. Sed ekskludas tiujn kiuj voĉdonis kontraŭ la milito.
  5. Episkopoj, Ĉefadministrantoj aŭ aliaj altrangaj pastroj de kristanismaj aŭ aliaj eklezioj, kiuj ne publike kontraŭis al la milito.
Ĉi supraj kvalifikitoj estu alvokitaj kiel soldatoj dum la milito daŭras, senkonsidere kies aĝoj, sanstatoj aŭ aliaj kondiĉoj. Sed pri la sanstato, post la alvokito, ili estu ekzameniĝitaj de militkuracistoj.

La edzinoj, filinoj, fratinoj de ĉi supraj kvalifikitoj estu alvokitaj kiel flegistinoj aŭ servistinoj dum la milito daŭras, kaj laborigu ĉe la ambulanco plej proksima de kanonado.

Fakte tio estas bona ideo, sed por adoptigi tiun leĝproponon al ĉiuj regnoj, ni devas peti al generalo HOLM verki "Leĝpropono por certe adaptigi leĝon por certe forviŝi militojn".


| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-06-06

La 5a Festivalo de kantoj sen akompano en urbo mito

Hodiaŭ okazis la 5a festivalo de kantoj sen akompano en urbo mito ĉe la atra turo mito. 8 amatoraj kantgrupoj en aŭ ekster gubernio Ibaraki kantis kantojn, kaj oni povis tiujn aŭdi senpage. Kun mia edzino, mi promenade vizitis tien. Pro ke malfrue ni atingis tien, ni ne povis vidi la unuan grupon. Krom tion, ni vidis tutan gurupon. Ŝajnis al mi, averaĝa nivelo estis sufiĉe alta kiel amatoro. Estis populara kantoj por animaj programeroj. Kvankam iomete pluvis, estis gajan sperton.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-06-04

20 jaroj antaŭe

20 jaroj antaŭe, mi estis studento, kiu laboris kiel unu el personalo por Universala Fesitivalo. Al la festivalo partoprenis ĉinaj studentoj, kiuj vendis ĉinajn raviolojn bongustajn. Estis la lasta tago de la fesitivalo. Estis dimanĉo. Vendejo de la ĉinaj studentoj estis jam fermita. Mi aŭdis ke ili manifestaciadis. Post kelkaj tagoj, mi komprenis ke la tago estis turnopunkto de ĉina historio.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-05-05

Karpofigura Flagrubando en Valo Ryūzin

5a de majo estas festotago en japanio, konata kiel "La Infana Tago"(japane: こどもの日=kodomo no hi), tago por deziri sanajn kreskojn de infanoj. En tiu tago, ni havas kutimon festi starigante en korto stangon kun karpo-figura flagrubando(japane: こいのぼり=koinobori), kvankam por loĝantoj de apartamento, kiel mi, tio ne facilas... Laŭ artikolo de vikipedio, tiu kutimo komenciĝis ekde mezo de Jeda periodo(18a jarcento?), dezirante sukceso de knaboj. Karpo estas simbolo de sukceso; laŭ ĉina legendo, multe da fiŝoj provis supreniri kaskadon en La Flava Rivero(黄河), nur karpo sukcesis, kaj fariĝis drako.

En valo Ryūzin, troviĝas pendponto, kie okazas festo de karpofigura flagrubando. Mil flagrubandoj estas pendataj paralele de la ponto dum la festo-tagoj. Lastasemajne, kun mia edzino, mi vizitis tien. Bedaŭrinde tiuj rubandoj ne sufiĉe flugis pro ke vento estis milda.

Karpofiguraflagrubandoenval

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2009-04-04

La "misiloj" preskaŭ falas

Tiu frazo el iu kanto venis al mia kapo. Pri la antaŭanonco de Korea Popoldemokratia Respubliko (Nord-Koreio) ke lanĉo de "artsatelito" el lanĉejo musudan-ri, oni postulas ĉesi la lanĉon. Kiel antaŭe mi skiribis, KPR provis lanĉi misilojn. Kaj la teknologio por lanĉi raketojn uzebas ankaŭ por lanĉi misilojn. Sed ŝajnas al mi, ke ĉi-foje KPR obejis procedon por lanĉi artsatelitojn.(Mi ne scias detalojn pri la procedon. Nur impreso el kelkaj navaĵoj.) Se alia lando faros saman aferon, ĉu ni postulos ĉesi ĝin? Mi esperas ke ne akcidento okazos.

Postskribo:
En la sekvanta tago, 5an de aprilo, KPR lanĉis "artsateliton". Laŭ la anonco de KPR (japanlingve kaj anglalingve), ili sukcesis surorbitigi la "artsateliton", sed ŝajnas ke neniu escepte de ili povis konfirmi tiun fakton. Mi susupektas verecon de la anonco el KPR.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2007-10-08

Klaso de esperanto

En la last lundo, ĉe najbara universitato komenciĝis duasemestraj kursoj. Informiite de profesoro I, kun kiu renkontiĝis dum la 92a UK, ke li havas klason de esperanto kiel regula kurso, mi deziris prove ĉeesti tien. Rimarkinte, ke mia kliento hazarde havas ferion en 1a de Oktobro, mi kontaktis lin kaj ricevis permeson partopreni la klason. Kvankam pro ke kelkaj taskoj ne finiĝis mi iom malfruis la tempon, mi sukcesis partopreni la klason.

Esitis 4 studentoj en la klasĉambro, kiuj jam prenis duonjaran kurson. (Antaŭ mi atingis, aliaj 2 enrigaridis en la ĉambron sed tuj foriris bedaŭrinde ...) Prof. I planas provi rektan metodon ĉifoje, sed por la unua klashoro, ni ĉefe priparolis en la japana pri kialo kaj indeco lerni esperanton. Mi iom parolis ke 79a UK en Seulo kaj scivolo (kaj iom da dubo pri utileco de artefarita lingvo) estis okazo de mia eklerno. Pri indeco, mi ne havis bonan klarigon, sed neŭtraleco (eĉ se ĝi ne sufiĉas, sajnas al mi ke esperanto estas malplej malbona) estas grava kiel pontlingvo.

Post la klashoro, ni iom paroadis. Prof. I daŭrigas la klason dum 6 jaroj (se mi ĵuste memoras). Mi ne sciis tiom longe li semadas. Esperelble la lernantoj praktiki la lingvon.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2007-08-05

UK malfermita

Hodiaŭ 92a Universala Kongreso de Esperanto estis malfermita. Filiĉe mi povis ĉeesti al la inaŭguro. Rilate al la kongresa temo <Okcidento en Orient: akcepto kaj rezisto>, profesoro Tsuda paroladetis lian opinion, kiu kontraŭas hegemonio de la angla lingvo. Mi iom timis ĉu tiu ĉi tezo estas akceptata, sed sajnis ke ĝi sufiĉe impresis multajn ĉeestantojn.

PS:2007-08-12
La UK estis fermita hieraŭ. La prelego de prof. TSUDA, supre menciita, aperis sur Kongresa Kuriero "Ondas Jokohamo n-ro 5".

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2007-01-27

Denton eltirite...

Ekde la lasta oktobro, por kuraci dentajn kariojn, mi vizitadas dentiston.

Tiam ekdrolis vangodento.
La dentisto trovis kelkajn kariojn kaj supozis ke la drolo devenis de la plej funda dento, saĝodento. Li proponis eltiri la saĝodenton, sed mi hezitis, ĉar kiam mia edzino eltiris saĝodenton en lasta printempo, ŝi suferis doloron dum kelkaj tagoj.
Tial li faris dumtempan sukuradon al la saĝodento, kaj kuracadis alajn kariojn.

Kaj hodiaŭ, finfine vico de la saĝodento.
Kvankam mia edzino kuraĝigis min, anestezite, preskaŭ nenian doloron mi sentis.
Tre facile finiĝis la operacion.
Post tio, la vundo ankoraŭ ne doloras ĝis nun.

Japanlingve, oni nomis saĝodenton kiel "OYA-SIRAZU", laŭvorte "Nerimarkita de gepatroj".
Ŝajne tio estas pro la dento devenas kiam infano jam sufice plenaĝis kaj ne raportas sian aferon detale al siaj gepatroj.
Pri esperanto, ĉu iu scias kial oni nomis "saĝodento"?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2007-01-14

Fabfermentaĵo kaj Sekpotato kun ĉokolado

Hieraŭ, kun edzino, mi vizitis ekspozicion de Taku SATOH. "Desegno ĉiutaga". La desegnisto, kiu desegnis diversajn aĵojn(kaj la klarigo estis interesa) desegnis 2 dolĉaĵojn por ĉi tiu ekspozicio, kiel memoraĵa projekto. Unu estas fabfermentaĵo kun ĉokolado, alia estas sekpotato kun ĉokoloado. Fakte originale (senĉokolade) ambaŭ estas famaj lokaj produktaĵoj, sed bedaŭrinde ĉi tiu novaj produktaĵoj ne plaĉis al ni.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2007-01-07

Akrobataĵo sur ŝtupetaro

Hodiaŭ okazis novjara parado de fajrobrigado en urbo Mito. Tradicie en tiu parado de japanio, oni ludas akrobtaĵon sur ŝtupetaro.

Dum Jeda periodo (1603 - 1867), en urbo jedo (nuntempa tokio) fajrobrigadanoj brave uzis ŝtupetaron por estingado. Pro tio, labori en alta loko per ŝtupetaro estas simbolo por fajrobrigado, laŭ mia kompreno.

Por mi kaj mia edzino, estis unua foje ne-televide vidis tiun akrobtaĵon.


| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-11-04

Maniero rapide laĉi ŝuoj

Mi ofte devas ree laĉi ŝuojn. Kutime mi simple bantigas, tamen laŭ iu paĝo, troviĝas pli bonj nodoj por ŝulaĉo. Proviĝinte iun manieron nomatan "Ian Knot", mi forte sentas mian mallertecon. Ekzercado necesas.

taglibro | | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-10-08

Otelo-ludo

Ekde 6a ĝis 8a de Oktobro okazis la 30a konkurso por monda ĉampioneco de otelo-ludo.

"Otelo-ludo" estas unuspeca tabla-ludo, verŝajne bone konata kiel "Riversi". Ludebla ankaŭ rete en kelkaj lokoj.

La nomo "Otelo" (originale "Othello") devenas de la dramo, kiu estas verkita de Ŝekspiro, supozante batalon inter nigraflanko kaj blankaflanko kiel batalo inter Othello kaj Desdemona. (Verdire, mi ne legis la dramon...) Kiel nomo de ludo, ĝi estas registrita marko en Japanio.

Laŭ paĝo de otela projekto en urbo Mito, tiu ĉi ludo estas devenas de urbo Mito:

"Otelo" estas ludo naskiĝis en urbo Mito de gubernio Ibaraki. Tuj post la fino de la dua mondamilito, en septembro 1945, rekomenciĝis lernejo sub libera ĉielo en plene ruiniĝita urbo Mito. En situacio de lernejo sur digo instalis nur unu nigra tabulo, naskiĝis regulo ke interpremitaj ŝtonoj de aliaflanko estas prenataj, laŭ ideo de s-ro HASEGAWA Gorô, lernanto de Mito mezlernejo laŭ malnova sistemo (en nuna sistemo, la unua Mito liceo).

En 1968, patro de s-ro HASEGAWA Gorô, s-ro HASEGAWA Sirô nomis ĉi tiun ludon "Otelo". S-ro HASEGAWA Sirô estis literaturisto de angla literaturo, kiu estis honora profesoro de Ibaraki universitato. Kiam celebra evento de lia 88a naskiĝtago, li skribis tekston sur muro de tagiĝasonorilejo en ĝardeno Kairakuen.

Pli detale, s-ro HASEGAWA Gorô mem skribis, kaj tie li diras kiel "Otelo-ludo estas esperanto en ludmondo".

Filalo de ĉampioneco okazis en hotelo, kaj transsendita al najbara halo, kie oni povis vidi la batalon senpage. La ĉifoja ĉampiono estis s-ro TAMENORI el japanio.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-15

Elektra paneo en Tokio

Hieraŭ matene, okazis elektra paneo en Tokio. Laŭ novaĵo, sume 1.4 miliono da domoj estis influataj, haltis kelkaj trajnalinioj, trafikaj signaloj mallumiĝis, kelkaj homoj enfermitaj en liftoj. Post ĉirkaŭ 3 horoj, elektra kurento revenis.

Mi hazarde atingis al stacidomo Tokio dum la paneo daŭras, ke trovis multaj lumiloj ne lumis, ŝtuparlifotoj ne funkciis, ĉe magazenego Daimaru multaj butikistoj atendis eniri al la butikoj kaj prepari ĵus antaŭ malferma tempo 10 a.t.m.

La kaŭzo de la akcidento esitis ,ke grubboato erare hokis transmisiaj linioj. Mi pensis, ke rezerva linio estas prepareta kaj sistemo aŭtomate ŝanĝiĝas transmisian kurson. Tamen ĉi-foje 2 linioj estis rompitaj.


| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-04

Fajraĵa festivalo ĉe lago Senba

Ĉi nokte okazis fajraĵa festivalo ĉe lago Senba. Antaŭe mi iom skribis pri alia fajraĵa festivalo okazita en jarfino, tamen kutime fajraĵo estas por taŭga por somero. Lastjare ni proksimiĝis la festivalejo, sed estis tro homplena. Tial ĉi-jare, ni vidis de nia hejmo. Tio estis sufiĉe bona.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-07-23

Piratŝipo

Urbeto OOARAI, najbaro de mia loĝanta urbo, estas fama de la plaĝo. Kvankam ĉi-jare ankoraŭ ne finiĝis pluvsezono, kutime multaj turistoj venas por marbano. Lastatempe oni faris butikan kvartalon.

Persavitante de mia edzino, kiu ŝatas ŝipturismon, ni enŝipis en piratŝipon. Kompreneble ĝi estas nur plezurŝipo kiu imitas piratŝipon. Sub la akvolinio de la ŝipo instalitaj fenestroj, kaj laŭ la anoco de la ŝipano, turistoj povas transvidi en la maro. Bedaŭrinde, ĉi-foje pro pluvo marakvo estis neklara por transvidi.


| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-07-05

Misiloj

Laŭ novaĵo, armeo de Nord-Koreio lanĉis mililojn. Kvankam ĝi estas por eksperimento, ŝaine en japanio unuspire klitikaj opinioj multiĝos.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-06-17

Kvin ŝtupoj por analizi kaj taksi sekurigajn sistemojn, teknologiojn kaj praktikadojn

Laŭ artikolo de s-ro YUKI, en la libro "Beyond Fear", s-ro Bruce Schneir montras jenan kadron por analizi kaj taksi sekurigajn sistemojn:

  1. Kiujn valoraĵojn vi provas gardi?
  2. Kioj riskas al tiuj valoraĵo?
  3. Kiel bone la sekuriga sistemo malmultigi tiujn riskojn?
  4. Kiujn aliajn riskojn la sekuriga sistemo aperigos?
  5. Kiom da kosto kaj kompenso la sekuriga sistemo trudas?
Ŝajnas, ke ni devas pripensi laŭ la ŝtupo antaŭ enkonduki sekurigan sistemon kiel kameroj kontraŭ krimo.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-05-06

KIGURE cirkistaro

Troviĝinte cirkon najbaran, mi unuafoje vizitis KIGURE cirkon. Estis mirinda tempo vidi ilian akrobaton. Bedaŭrinde, baldaŭ ili moviĝos al alian lokon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-04-26

20 jaroj pasis post akcidento en Ĉernobil

Kiel Gebeleizis skribas, 20 jaroj antaŭe, okazis akcidento en Ĉernobila atoma elektrocentralo. Mi ne ĉiam negative taksas nemilitan uzadon de atoma energio, sed ĝi estis troe tragika. En 1999, najbare okazis unua kriza akcidento en japanio. Bona ŝanco por rekoni danĝerecon nuklean energion.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-04-24

Kabo Henoko

Lastsemajne, mi havis okazon viziti Kabon Henoko, kie usona soldataro planas fari flughavenon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-03-05

Museo pri sakeo

Bessyun Kan, muzeo pri sakeo kaj umelikvoro, situas mia najbaro. Ĝi estas farita de sakefarejo, kaj senpage oni povas viziti. Promenadinte kun mia edzino, ni vizitis la muzeon kaj trovis montradon kiel oni faras sakeon. La nomo "Bessyun Kan =別春館", laŭ litere domo de alia printempo devenas el diro de malnova vic-ŝougun Mito Koumon: "Eĉ en vintra nokto, sakeo malaperigas malvarmecon. Tial estas alia printempo en sakea taso." Por gustumi iomete da umelikvoro servita. Estis bongusta.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-10-17

Kinejo multiĝadas

Lastatempe, ĉirkaŭ mia urbo, kinejo multiĝas. En aŭgusto, nova kinejo malfermis. En Novembro, alia malfermos, kaj unu alia estas konstruata tuj apud stacidomo. Ankaŭ troviĝas 3 kinejoj cirkaŭ stacidomo. Estas feliĉe, ke diversaj filmoj estas prezentataj. Tamen en urbo mito, nur malpli ol 300 milo da loĝantoj vivas. Eĉ sumo de ĉirkaŭaj loĝantoj estas kalkulataj, la numero ne atingos 500 milo. Ŝajnas iom troe ofertata. Mi deziras ĉiuj kinejoj daŭras.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-09-17

Satelita Telekomuniko

En la lasta dimanĉo, post voĉdono, mi vizitis paraborajn antenojn, kiujn apartenas KDDI satelita telekomuniko-centro en Ibaraki. Mi ne sciis, sed tie oni akceptas vizitantojn senpage. La centro estas naskiĝloko de internacia satelita telekomuniko en japanio. En la 23a de Novembro 1963, dum la unuafoja eksperimento de televida relajsado inter japanio kaj usono, oni ricevis bildosignalon pri afero mordinsida de usona prezidanto J. F. Kennedy. Ŝajnas, ke ankaŭ al mia edzino plaĉas tiu loko. Pri tiu centro, s-ro NARITA skribas pli detalan raporton japanlingve.

P.S. 2007-08-13
Bedaŭrinde, ĉi tiu centro estis fermita en marto de 2007. Mi aŭdis, ke antaŭ la fermo amatora radianoj provis komunikadon per flekso de radia ondo sur luno. Mi provis ĉeesti, sed ne sukcesis pro laboro.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-07-31

Kasko por biciklo

En somero de 1995, ĉe urbo Tampereo, Finlando okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj mi estis tie. Kiam mi promenadis eksteron de la kongresejo, iu viro, kiu veturis per biciklo, alparilis al mi japanlingve: "Edokko desuka? (= Ĉu vi estas jedano?)" ("Jedo" estas malnova nomo de japana ĉefurbo Tokio.) Li ne estis esperantisto, sed iam li laboris en japanio, kaj ni interparolis. (Ĉefe angle.) Li insistis gravecon de gardi kapon dum biciklado. Kompreneble, li surportis kaskon sur sia kapo.

En japanio, almenaŭ ĉirkaŭ mi, kasko por biciklo estas ne populara. En kelkaj regionoj, lernantoj devas surporti kaskon, sed plenaĝuloj ne. Lastsemajne, kiam pluvema sezono finiĝis, mi komencis uzi biciklon por vizitado al laborejo. Rememorinte la konsilon supran, mi aĉetis kaskon.

Hmm...jam pasis 10 jaroj...

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-07-18

Domo por prevento kontraŭ malfeliĉaĵo

Antaŭ hieraŭ, mi vizitis domon por prevento kontraŭ malfeliĉaĵo en najbara gubernio Totigi. Tie, oni povas senpage sperti kvar malfeliĉaĵojn:

Tertremo
Ĝis la tertremo de intenco 7, ĉambro tremas. Laŭ komisiito, reala tertremo estas pli danĝera pro flugaĵoj aŭ falaĵoj.
Brulo
El fumplena ĉambro oni devas elkuri. Preskaŭ nenio estis videbla en la fumo.
Ventego
Blovas ventego kiel Tajfuno. Kvankam realmonde blovas de diversaj direktoj.
Pluvego
Ĝis la 90 mm da pluvo, oni povas sperti.

Estis interesa.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-07-13

Universala Ekspozicio en Aiĉi

En 11a de Julio, ni vizitis Universalan Ekspozicion en Aiĉi. Eĉ atinginte al la pordo 1 horo antaŭ la tempo malferma, ni prenis 15minutojn preterpasi la pordon, kaj devis atendi pli 3 horoj por eniri pavilionon. Estis lundo kaj antaŭ somerferioj de lernantoj. Tial ne estis homplena tago, ni supozis... Post reveninte hejmen, per novaĵo, ni sciis, ke tiam japana tennoo kaj tennooedzino vizitis tien. Mi ne sentis troan gardadon. Sed ĉu metaldetektilo kaj inspekto de sakoj ĉe la pordo por ili?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-06-26

Suŝio kun ŝinko

Por vidi mian fratinon, kiu partoprenis kongreson, ni vizitis urbon Tukuba(Ĉukuba).

Post forvidi ŝin, ni vespermanĝis ĉe restracio de ŝinko. Mi mendis suŝion kun ŝinko. Kvankam fakte ĝi estis freŝa kaj rara, mi devas konfesi, ke mi preferas tradician suŝion kun fiŝo.

SusxioKunSxinko

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-06-05

Akvofalo de Fukuroda

Troviĝinte blogon skribinta pri akvofalo kun belaj fotoj, mi ŝatas surmeti foton ankaŭ mian paĝon. Lastmonate, kun mia edzino, mi vizitis akvofalon de fukuroda. Tamen, rigardinte fotojn kiujn mi fotis, ne troviĝas fotoj sufice bela. La kvanto de akvo ne estis sufica kiam ni vizitis tien, kaj ŝajne tial fotoj estas ne belaj. Manko de fotikapablo? Umm, mi ne malkonsentas ke, ankaŭ tio povas esti unu kialo. Almenaŭ oni diras ke, ĝi estas unu el tri plej belaj akvofalo en japanio...

Reveninte hejmen, ni tagmanĝis rostitan viandon de surfolka ŝipo ĉe restracio Koguma (Ursido). Ĝi ne estis grasa, kaj estis tre bongusta.

| | コメント (2) | トラックバック (0)

2005-05-29

Termometro

Kiel donaco por naskiĝtago de mia edzino, mi aĉetis termometron, ĉar ŝi estas tre varmsentemulino kaj ofte tre forte klimatizas dum somero. Per la termometro, oni povas mezuri la temperaturon de la eksterĉambra aero, ĉar ĝi estas desegnita alteniĝi al fenestra vintro per tri suĉiloj. La bela formo plaĉis al ni. Tamen ni trovis problemon; ties suĉiloj estas malfortaj. Ĝi ne povas longe alteniĝi al fenestro kaj falas al planko. Mi poluris la fenestran vintron, kaj denove provas kiel longe ĝi povos teniĝi.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-05-08

Visterio

  • Dum la ferioj tagoj (oni vokas oran semajnon), ni vizitis floran parkon en Aŝikaga. Frumatene ni ellitiĝis, kaj povis atingi tien 7a matene. En ĉi sezono, tie estas fama per floro de visterio. La florado ankoraŭ ne estis en sia kulmino, sed estis sufiĉe bela.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-04-03

Transloĝiĝo denove

  • Denove, ni transloĝiĝis al urbo Mito.
  • Kun mia edzino, mi vespermanĝis ĉe rusa restracio "Kievo". Iom multekosta, sed bongusta.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-03-20

Kapibaroj en varma fonto

  • 6a de majo, ĉe Shaboten Kouen (Parko de kaktoj) en duoninsulo Izu, troviĝis kapibaroj(specio de muso). Tiam neĝo ankoraŭ restis, kaj iom frostis por turismi. Ili banis sin en varma fonto kaj ŝajnis tre agrabraj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-02-13

Pufmaizo

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-01-23

Roppongi Hills

  • Nokte, kun edzino, mi vizitis domego Roppongi Hills. De 52a etaĝo, oni povas vidi centro de Tokio sub via piedo. Ankaŭ Tokia Turo troviĝis malsupre. Sed la kotizo viziti la rigardejo estis 1500 enoj po homo. Tro alta.
  • Instalis programon SETI@home al du maŝinoj, mako kaj PC. Mako konsumis 17horoj por trakti unu union. PC (iom malnova) ankoraŭ daŭre kalkulas la unuan union. Kiom da tempo konsumos?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-01-17

Malnova butikastrato

  • Miaj fratinoj kaj nevino venis al Tokio por amuzi sin en feriojn. Ili venos al Tokia Disney-Lando morgaŭ.
  • Malgraŭ kota vetero, ni vizitis urbeton Ooi en gubernio Saitama. Tie estas loko, kie ni loĝis kiam ni estis infanoj. La ĉefa celata loko estis panbutiko Usagi-Ya, kies panojn tre bongustajn, ni ofte a?etis. Sed beda?rinde, oni fermis la butikon hodiaŭ, Ŝajne pro regula ferio. Surrete, troviĝas, ke ankaŭ aliaj homoj ŝatas la saman eta panbutikon.
  • Butika strato Ooi iom perdis viglecon, ŝajne pro ke grandaj novaj superbazaro estis malfermita.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-01-11

Sekigitaj Batatoj

  • Semajnfine, mi vizitis gubernio Ibaraki, ĉar jarfine pro neĝo.
  • Ĉe vilaĝo Tookai, oni vendis sekigitajn batatojn. Tiu estas dolĉaĵo tradicia. Kutime sekigitaj batatoj estas splitaj, sed ĉi tie, en gubernio Ibaraki, oni faras ankaŭ ne tranĉitajn, tuto-uzatajn sekigitajn batatojn. Tiu estas ne tro dolĉa, bongusta manĝaĵo. Bedaŭrinde, por mi, ĝi ne estas malmultekosta kaj mi ne povas aĉeti multe.
  • Post aĉeto de batatoj, ni vizitis plaĝon Kuĵihama. Tie estis tre bela.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-01-06

Hartondo

  • Pro la haro estis tro longiĝis kaj ne bela, mi hartondiĝis ĉe QB House. (Bardaŭ ili malfermos butikon ĉe gbernio Ibaraki.) La kotizo estas 1000 enoj kaj rezonebla, sed mi iom bedaŭras, ke oni ne servas razi barbon.
  • Pro la cunamo, kiu okazis 26 Decembro, multaj homoj suferas. Ĉu mi povas fari ion?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-12-31

Neĝo

  • Pro neĝo, oni ĉesis vetrado de aŭtobuso ekde stacidomo Tokio. Ni ĉesis ekvojaĝi hodiaŭ.
  • Jaŝiro de Felliĉdio (japane, "Fukurokuĵu") estis ankaŭ en la neĝo.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-12-25

Kristnasko

  • Kukon mia edzino aĉetis.
  • Troviĝis paĝo de S-ino K. Antaŭ kelkaj jaroj, ĉe geedziĝa celemonio de mia amiko, mi vidis ŝin.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-12-05

Ovo de Kato

  • Mia edzino portis Ovojn de Kato. Ĝi estas nomo de iu dolĉaĵo farata en urbo Kuŝiro. Interesa nomo.
  • Pro maljusto, decidita ke, denove plenuos la elekto por prezidanto de Ukrajno. Tamen kiel la grupo "British Helsinki Human Rights Group" raportis, al mi tio ŝajnas kospiro de iu hegemonio.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-11-14

Xelo PDF

  • Per makintoŝo, estas facila, fari PDF dosiero sen speciala (ofte iom multe kosta) programo, tamen per vindozo ne. Sed uzante senpaga programo Xelo(Kuselo) PDF, ŝajne oni facile povas fari PDF dosieroj. Provinda program
  • Troviĝis paĝo de Esperanto-Rondo de Sinzyuku ankaŭ saman systemon cocolog.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-11-13

Malapero

  • Revenis al mia domo en urbo Mito sen kunporti telefonilo. Tio fariĝis akcidento. Sen informi, al laborejo aŭ mia edzino, oni pensis, ke mi malaperis. Mi devas pardononpeti, ke mi seninformiĝis.
  • Finfine, prenis ripozon dum unu semajno. Vizitis kuracisto kaj estis donata medikamento Wypax.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-10-17

Velko stria

  • Edzino revenis al japano. La vojaĝo amuzegis ŝin.
  • Lastsemajne, post la tajfuno 22a, ni vizitis altebenejo Tateŝina, en gubernio Nagano. Per telfero, oni facile povas veturi al montaro. Bedaŭrinde, folioj ankoraŭ ne sufiĉe ruĝiĝis (nek fraviĝis), sed ni povis vidi "velkon strian". Oni diras, ke la fenomeno estas akademie interesa. Ankaŭ oni skribis pri fizikan modelon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-09-19

Kanado

  • Al Kanado mia edzino ekiris por turismo. Kun ŝi, ŝia patrino, ŝia avino, kaj ŝia onklino kune venas. Verŝajne folioj ruĝaj kaj flavaj estas belaj.
  • Lastatempe, ŝi malsaniĝis pro la ŝanĝo de ĉirkaŭaĵo; aĉeto de nia ĉambron en urbo Mito, abrupta mia transoficiĝo, kelktempa sola vivado ĉe la nova ĉambro, transloĝo al urbo Tokio post hezitado, k.t.p. Ŝi iom ĝojis aŭskulti, ke kronprincedzino Masako suferas saman malsanon. Kvankam al mi ŝajnas, ke strongeco de la streso iom diferencas. Ĉiukaze mi esperas, ke la vojaĝo plaĉas al ŝi, kaj vigle revenos.
  • Laŭ la artiklo de gazeto"MAC Power", S-ro Kawasaki, fama desegnisto, planis fariĝi rektoro de nova municipa universitato en Sapporo, sed ĉesis. Tre bedaŭrinde.
  • Estais bela tago. Fenestron malfermitinte, mi purigis ĉambron, estis pikita de moskito, tial aĉetis kontraŭmoskitaĵon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-08-29

Biblioteko

  • Longe ne skribis. laborado kaj laborado... ankoraŭ ne finiĝis...
  • Hodiaŭ matene, kune kun mia edzino, mi vizitis najbaran bibliotekon.
  • Antaŭ tri semajnoj, mi pruntis libron el alia, iom malproksima biblioteko, unuafoje post la ŝanĝo de la loĝejo. Tiam troviĝis floro, farbito.(Japanligve, "ASAGAO")
  • Laste pruntitan libron, mi ne povis tralegi, kaj repruntis saman libron sekve. Plie, 2 aliajn librojn estas pruntitaj. Ĉu la tempo por legi la librojn? Umm, fakte tio estas problemo.
foto de floro, farbito

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-06-23

Kylix

  • Noto pri Kylix 3 uzata kiel C++ lingvo sur RedHat Enterprise Linux ES 3. Sxajnas ke, la Kylix uzas bibliotekon(angle, library) glibc versio 2.2.X, kvankam kutime uzata biblioteko por RHEL ES 3 estas glibc versio 2.3.X. Tial, kiam mi faras objektan dosieron, ligilo(angle linker) ne bone funkciis, kiel "[リンカ エラー] Unresolved external 'free' referenced from /usr/local/kylix3/lib/libborcrtl_nonshared.a|tls.o" ktp. Por sxangxi la ordo de solvi la referenco al biblioteko(j), metis vojon(angle path) al compat-glibc-7.x-2.2.4.32.5, kaj la problemo estas solvita. Lacita.
  • Ankaux Ne oficiala patch (kiel oni esprimas en Esperanto?) estas trovigxata.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-06-21

Geedziĝa celemonio

  • Okazis gediĝa celemonio de s-ro T kaj s-ro M ĉe urbo Mito. La persona nomo de la edino estas sama de mia fratino.
  • Por ĉeesto al la celemonio, vizitis la domo en Mito. Kvankam tio daŭris nur unu horo, tio estis bona por mi.
  • Reveninte al Tokion, iomete laboris.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-06-08

Novuloj

  • Al laborejo, 4 novuloj venis.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-06-06

Pluvas

  • Hieraŭ finfine, sukcesis funkciigi du-havena retkarton.
  • Pluvas. La pluva sezono komenciĝas.
  • Matene, haron tomdis. Poste, lavis. Kaj nun, mi devas labori...

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-05-27

ADSL preta

  • Ĉe la nova domo, ADSL estas preta. Finine, mi regajnis kontinuan konekton al la interreto.
  • Morgaŭ s-ro T (antaŭe menciita) venos al francio por edziĝo. Bonan vojaĵon.
  • Laboro ankoraŭ restas. mmm

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-04-08

Ankoraŭ laboro restas...

  • Revenis hejmen por vespermanĝo, tamen laboro ankoraŭ restas. Dokumentoj por morgaŭa kunveno estas ankoraŭ ne pretaj. Umm. ĉu neceas tranokta laborado?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-04-06

Longe ne skribis

  • Rimarkinte, ke last monate mi tute ne skribis tiun ĉi paĝon, mi iom volas priskribi pri tio, kio okazis dum tiu tempo.
  • Ĉefe, mi skribis tiun ĉi paĝon ĉe la gepatra domo de mia edzino en urbo Nagoja. Aŭ ĉe mia domo en urbo Mito. Tiuj lokoj havas ekipon por daŭra ligo al interreto. Ne necesis zorgi la kotizon telefoni. Kontraŭe, ĉe pensiono kie mi loĝis, estis ne estis aparaton ligi al interreto krom portebla telefonilo.
  • De la mezo de feburaro, pruntepreninte ĉambron najbaro de laborejo, mi ekloĝas tie. Baldaŭ mia edzino venos, kaj ni denove kun vivos.
  • Hazarde ĉe stacidomo mi renkontis s-ron N, kiu estas verkisto de programo "kajero". Kun vindozo, mi ofte uzas tiun programon. Verdire, ankaŭ tiun ĉi teksto estas verkita kun tiu programo. Li loĝas tuj najbaro laŭ lia e-letero. Tute hazarde.
  • Pri laboro, dank'al kliento, provizore sistemo estas akceptita. Verdire, tio estas nia kial, ĉar la ekspluato daŭras pli ol unu jaro kaj nia debeto fariĝas granda. Tamen ankoraŭ kelkaj funkcioj necesas realigi.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-02-16

Kontrakto

  • Vidis filmon "love actually". Ĝi al mi plaĉis, sed ne tiel al mia edzino. Ŝia nivelo estas alta.
  • Kontraktis lui domon. Sed ankoraŭ ne moviĝas. Eble en sekva semajnfine mi moviĝos. Pri mia edzino, iom pli poste.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-02-14

Petola pentraĵo

  • Promeninte laŭ rivero Nagara, troviĝis petola pentraĵo sur la muro de la rivero. Ĝenerale, mi ne ŝatas petolajn skribaĵojn aŭ pentraĵojn, tamen, de tempo al tempo, hazarde renkontas bone pentritajn bildojn.
  • Najbaro de la pentraĵo, floris leontodoj. Baldaŭ printempos.
  • Sur mako, lastatempe, mi kutime uzas Safari-n kiel vidilo de TTT paĝo. Vidinte tiun ĉi paĝon per Internet Explorer 5.2.2 por mako, mi rimarkis, ke supersignoj ne ĝuste vidigitaj. Umm, eĉ vidilo, kiu nur povas vidigi tekstojn, kiel w3m, kapablas ĝustan aranĝon... Kvankam IE por vindozo estas ĝuste vidigebla.
  • Nun legas libron "Universala HTML/XHTML", kaj pripensas pri universaleco de HTML tekstoj. Diversaj TTT-vidilaj programoj troviĝas, tiel mi ekrimarkas lastatempe. Sed kapablo de IE por mako ne estas sufiĉa por mia espero. Se vi uzas IE por mako sur Mac OS X, kaj malkontentita de vidigo de supersigno, uzu Safari-n. Almenaŭ pri tiu ĉi punkto, Safari estas pli bona.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-02-12

Ĉirkaŭkurado

  • Ripozon preninte, tuttage ĉirkaŭkuradis por enspeza deklaro al taksa oficejo. Oficistoj tre rapide procedas dokmentojn. Bedaŭrinde mankis unu dokmento, kaj ankoraŭ ne finiĝis la tutan proceddo, sed ili akceptos poŝtesenditajn dokmentojn.
  • Iom laciĝis. Morgaŭ la unua ekspreso devas esti kaptita.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-02-06

Aresto

  • Ŝajnas, ke s-ro office estas arestita. Mi kredas, lia agado estis vere efika sciigi al multaj homoj danĝerecon de difektoj en kelkaj programon. Mi kredas , ke li ne estas aĉulo.
  • [2004-02-07 postskribo] Mi eksciis tiu novaĵo per televido. Kelkaj paĝoj mencias pri tio.
  • Ankaŭ troviĝas kritika artikolo. Ŝajnas fakto, ke li publikigis kelkaj privataj informoj. Tio ne estas bona afero. Sed mi ankora? kredas, ke li ne havis malbonan intencon.
  • [2004-02-14]Ankaŭ troviĝas resuma paĝo.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-02-03

Vivos en Tokio?

  • Decidis domon lui en Tokio. La ĉefa zorgo estas pri mono. Ĉu mi povos teni la vivon?
  • [2004-02-07 postskribo] Kvankam malsukcesis malmultigi la luprezon (=100 mil enoj po monato!), aliĝiŝ lui, ĉar ĝi estis la plej pura en 4 domoj, kiujn mi vidis. Espereble, ĝi plaĉos al mia edzino.
  • Al mia edzino, mendiitaj okulvitroj atingis. "Tre malpeza", ŝi diris.
  • [2004-02-07 postskribo] Laŭ mia scio, Kadroj de okulvitro estas multe farataj en urbo Sabae, japanio. Sed la kadro aĉetinta estas farata en danlando.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-31

Supersignigo

  • Rimarkinte, ke tekstoj povas esti koditaj en utf8 en tiu ĉi TTT-sistemo, artikoloj ekde la komenco estas re-eldonitaj por ŝanĝi la skribasistemon el x-metodo al utf-8 kun supersigno. Malgraŭ la titolo de tiu ĉi paĝo, "Taglibro", mi nur malofte skribas novan artikolon kiel "Semajnalibro". Tamen dank' al tio, punktoj por korekti ne estis multaj. Bedŭrinde, enmeti literoj kun supersigno ne estas facila. Serĉinte la metodo, kiel enmeti literoj kun supersigno, mi nun uzas metodo uzi "paletro de literoj"(="mozi-pallet"), kiu estas parto de enmeta programo por japanaj literoj, "Kotoeri" sur mako. Por vindozo, la programo, verkita de s-ro Nakamura, "Kajero" estas ŝajne uzebla. Ĉu similan programon por mako estos troviĝos? Aŭ ĉu mi verku tiun programon? Nu... ŝajnas interesa, sed tempo-konsumema, danĝera ideo.
  • [2004-02-07 postskribo] La problemo estis nur pri aranĝo de klavaro. Dank'al Options4 Software, estis facile enkonduki esperanta klavararanĝo. Necesas tempon por memorigi la aranĝordo al mia cerbo. Ankaŭ Unicode Keyboards for Mac OS ŝajnas utila por uzantoj de mako kiel mi.
  • [2004-02-07 postskribo] Semajnotage, mi kutime poŝtas artikolojn per telefonilo. Do ankoraŭ restas artikolo skribita kun x-metodo. Semajnfine, mi klopodos reskribi supersigna maniero.
  • En lasta ĵaŭdo, sur la vojo al oficejo, troviĝis aŭto por fajrobrigado. Ĉu estis fajrego?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-28

Gratulon!

  • En lasta semajno, mia kolego, s-ro T, edzĝis. Gratulon!

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-25

Hundo sur tagmento

  • Lasta semajne, trovi?is unu hundo sur tagmento. Kial ?i venis al tiel alta loko?
  • Nun ser?as lo?ejo ?irka? laborejo, por vivi kun mia edzino. Retaj Informejo estas ver?ajne utila, sed sur ?i aperi?as informo malfrue. Mi telefonis 2 foje al agentejoj, sed tiuj lokoj estis jam okpitaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-24

Senpaga publika telefono

  • Ĉe iu konstruaĵo en urbo Nagoya, troviĝas senpaga publika telefono "mosivo".
  • Oni povas paroladi dum 9 minutoj al normala telefono, aŭ dum 1 minutoj al portebla telefono, kondiĉe ke, antaŭ telefonado 15 sekundoj lekramo estas vidigtaj.
  • Prove uzis. La kvalito de la sono estis sufiĉe bona.

| | コメント (0) | トラックバック (1)

2004-01-18

Preparo por enspeza deklaro

  • Hieraŭ preparis por enspeza deklaro. Rimarkis kelkaj dokmentoj mankis.
  • Terminoj uzataj por klarigo estas tre komplikaj. Verŝajne mia klarigoj al klientoj ofte povas esti nekomplikeblaj al ili. Atentinda.
  • Tamen estis utila, ke mi povis konsulti ministria paĝo. Estus pli utila, se ili akcepti dokmentojn rete. Baldaŭ realiĝos?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-16

Ĝisrevida kunveno

  • Nia grupestro de nia firmao, s-ro S, eksiĝos baldaŭ. Kaj ni havis kunveon adiaŭi.

| | コメント (0) | トラックバック (37)

2004-01-10

Penso ferma & vizaĵo malfelma

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-07

Inundita

  • Laborgi iun estas malfacila por mi. Por plenumi ion grandan, tio estas ŝajne grava.
  • La problemo estas kapablo de plani. Laciĝis.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-05

Labora komenco

  • Palorilajn sistemojn demanditajn ankoraŭ ne senditaj. Ve.
  • Malnovan CVS programeron kun japana lingva kod-ŝangxo succese instalita.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-03

Pli malproksima ol bluo

  • Ksilografan arto de mia patro. Sufiĉe bona por amatoro ĉu ne?
  • La edzo de unu el miaj fratinoj donis nomon al ĝi. La traduko ne estas preciza. La vorto "anilo" estas pli taŭga ol "bluo".
  • Ruĝa versio iam aperiĝus?

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-02

Al Nara

  • Apartinte de mia edzino, mi vizitis gubernion Nara.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2004-01-01

Tagiĝo

  • Feliĉe povis vidi tagiĝon.
  • Lavis vestaĵojn. Bela tago. Ŝajne ili tuj sekiĝos.
  • Denove promenadis al najbara ŝintoisma templo. Multaj homoj vizitis tien.
  • Ricevis Novjarajn Kartojn. Al malnova adreso, oni sendis. Ĉu informiginda?
  • Ankaŭ el gastejo Ŭanigahuĉi, la mastro (aŭ mastrino?) sendis karton. Ili ankoraŭ daŭrigas la gastejon. La mastro iom tro babilema laŭ mia sento, tamen bela loko.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2003-12-31

Fina tago de jaro 2003

  • Hieraŭ vizitis ŝintoisman templon Yoŝida promenante.
  • Ankaŭ faris sezaman supon. kun bolita spinaco kaj bakita rizkuko. bongusta.
  • Hodiaŭ renkontis s-ro J por laboro. Lia programoj estis preskaŭ pretaj.
  • Promenis ĉirkaŭ lago Semba kun mia edzino. Ŝi iom laciĝis.
  • Povis vidi jarfinan fajraĵon okazinta ĉe rivero Naka. La sezono estas iom maltaŭgas, tamen estis bela.
  • Manĝis fagopiraĵon ĉe najbara fafagopira restracio Senŝige.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2003-12-29

Komenciĝo

  • Demandis al Allied Telesis pri retaj maŝinoj kiel Switching Hub, Media Converter, k.t.p. Ĉar mi ne certas iu reta konsisto ĉu vere eblas. Ili respondis "ne", tamen mi forgesis demandi la kialon. eĉ retpoŝte ĝi estas demandinda.
  • En mian komptilon, kopiis muzikojn el miaj kompaktaj diskoj por ke mi povos aŭskulti ilin aparte de la domo.
  • Kun mia edzino, vizitis restracion Shinowa. La sono asociigis al mi ĉinon en la franca lingvo (Chinois), tamen ne povis trovi rilaton.
  • komencis taglibron. Ĉu daŭrigebla...?
  • Eraraj korektoj estas bonvenataj. Bv. skribu komenton. Antaŭ dankon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

その他のカテゴリー

Filmoj viditaj | Libroj legitaj | Pri komptilo | Scienco | taglibro